El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio malsukcese altiris al si aliajn landojn por kondamni Ĉinion

| 2013-12-17
Bookmark and Share


En la speciala kunveno de ŝtataj gvidantoj de Japanio kaj de ALSA  

 

   En la speciala kunveno de ŝtataj gvidantoj de Japanio kaj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA), estis aprobita la komuna interkonsento, en kiu la vortoj pri "ĉina minaco" estis forigitaj. Tio signifas, ke la provo de Japanio por kontraŭi Ĉinion malsukcesis. Pro tio, japana ĉefministro Shinzo Abe kondamnis Ĉinion per "unuflanke startigi la aerdefendan identigan zonon super la Orienta Ĉina Maro", kaj laŭ li, tiu agado estas "atenco" de la rajto por alilandaj aeroplanoj kiuj flugas super la maro.

 

    En la kunveno, Japanio deklaris, ke ĝi liveros kreditojn al Vjetnamio, Birmo kaj Laoso. Sed tio ne povis forigi malkonsenton de ĉi tiuj landoj pri la komuna interkonsento por kontraŭi Ĉinion. Ĉar diversaj landoj de ALSA persistas en ne batali kontraŭ la baza principo de Ĉinio, tial Japanio ne sukcesis en enskribo de malĵusta klaŭzo pri la aerdefenda identiga zono en la interkonsento.

 

    Kvankam la malsukceso, Abe ankoraŭ diris en la gazetara konferenco, ke la aerdefenda identiga zono de Ĉinio super la Orienta Ĉina Maro estas "maljuste atenci" la liberecon de aviado super la alta maro, kio estas ĝenerala regulo en internacia juro. Li daŭre postulis, ke Ĉinio retiru la identigan zonon.

 

    Hong Lei, proparolanto de la Ministro de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio forte protestas kontraŭ la parolon de la japana gvidanto, kiu volas misgvidi la internacian opinion. Laŭ li, la provo de Japanio neniam sukcesos.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments