El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Rublo forpuŝas Esperanto-monon?

| 2013-12-17
Bookmark and Share


Konkursintaj rublosignoj kaj la spesmila simbolo 

 

    La sovetia rublo neniam havis apartan simbolon, sed kiam post la disfalo de Sovetio en Rusio disvastiĝis la uzo de aliaj valutoj, precipe de la usona dolaro, estiĝis diskuto pri enkonduko de aparta simbolo por la rusia monunuo.

 

    La diskuto daŭris longe, kaj diversaj amaskomunikiloj organizis konkursojn por elpensi la plej taŭgan variaĵon. Fine, en 2006, nova leĝo donis al la centra banko la rajton difini simbolon por la rusia rublo, kaj en decembro 2013 la nova simbolo estis oficialigita.

 

    Tuj poste la rusia interreta pioniro kaj popularega bloganto Anton Nosik atentigis, ke la signo jam troveblas en la unikoda tabelo, kaj simbolas ne rublon, sed iaman esperantistan monunuon kun la nomo spesmilo.

 

    En blogaĵo kun la titolo "La rusia rublo estas valuto de esperantistoj" li rakontas, ke spesmilo estis elpensita de la "franca matematikisto" René de Saussure en 1907 kaj estis uzata ne nur de esperantistoj, sed ankaŭ de "kelkaj britaj kaj svisaj bankoj antaŭ la unua mondmilito". Nuntempe ĝi estas uzata nur en la Esperantlingva versio de la Monopol-ludo, li aldonas.

 

    Efektive René de Saussure estis sviso, kaj vere du bankoj en Svisio antaŭ la unua mondmilito eldonis internaciajn ĉekojn kun spesmila valoro, indikita en Esperanto. Ne klaras, kie originas la aserto pri britaj bankoj.

 

    Post centjara forgeso, en 2009, la signo de spesmilo, konsistanta el kombino de granda litero S kaj malgranda m, post esperantista propono estis aldonita al la oficiala unikoda signotabelo.

 

    Tamen ŝajne ne ĉiuj desegnistoj de tiparoj komprenis la valoron de la jam ne uzata spesmilo, kaj en multaj tiparoj oni spite la normon decidis uzi la novan lokon inter la valutsimboloj por signo de efektive uzata valuto, la rusia rublo.

 

    En 2009 ankoraŭ ne ekzistis oficiala simbolo, sed la nun oficialigita simbolo, simila al la rusa litero Р kun kroma streketo, post la publikaj konkursoj jam gajnis popularecon. Ĝuste ĝin multaj tiparaj desegnistoj enmetis en la lokon rezervitan por spesmilo, ŝajne antaŭvidante, ke ĝi gajnos ankaŭ la oficialan konkurson.

 

    Sekve de tio, rusaj uzantoj de komputilo nun devas elekti en la kodotabelo la signon "spesmilo", se ili volas tajpi la novan simbolon de sia nacia valuto, dum esperantistaj monopolludantoj devas longe serĉi, se ili volas trovi tiparon, kiu efektive enhavas la signon de spesmilo.

 

    Restas vidi, ĉu la normigantoj de unikodo riskos ofendi la multajn esperantistajn monopolludantojn, kaj ankaŭ oficiale transdonos la kodolokon 20B7 (http://www.fileformat.info/info/unicode/char/20b7/index.htm) al la rusia rublo.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments