El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La jarkunveno de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio okaze de la 30-jariĝo de ĝia fondiĝo

| 2013-12-18
Bookmark and Share

de ZHANG CHANGSHENG

 

 

    La 15-an de decembro inaŭguriĝis la jarkunveno de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio por festi la 30-jariĝon de ĝia fondiĝo kaj la 154-an datrevenon de la naskiĝtago de d-ro L. L. Zamenhof. Krom la estraro de la asocio kaj la lokaj esperantistoj, ĉeestis en ĝi la reprezentantoj de la E-asocioj de aliaj provincoj kaj invititoj el la lokaj soci-sciencaj rondoj. Sendis al ĝi salutmesaĝoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, Anhui-a Esperanto-Asocio kaj aliaj esperantaj orgazioj.

 

    S-ino Cui Jianhua, prezidanto de la asocio, faris raporton pri la laboroj fare de la asocio en la kuranta jaro. Pro tio, ke la jaro 2013 ĝuste estas la 30-a datreveno de la fondiĝo de la asocio, ŝi unue resumis la pasintajn aferojn post ĝia fondiĝo, inkluzive de la dufojaj okazigoj pri la Internacia Lingva Festivalo (maje 2008 kaj junie 2010); multfojaj E-kursoj en la Nankina Universitato, Liuguojun-a Profesia kaj Teknika Altlernejo kaj Jiangsu-a Instruista Universitato (ĝiaj studentoj partoprenis grupe en la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto); verdaj semoj estis dissemitaj en la elementaj lernejoj de Zhenjiang kaj Changzhou, gravaj urboj de la provinco; la membronombro de la asocio multiĝis kaj la asocio iom post iom famiĝis dank' al la klopotado de la membroj pro ilia disvastigo de Esperanto al la publiko.

 

    S-ro Wang Chongfang, membro de la asocio, kompilis kaj eldonis la Grandan Vortaron Ĉina-Esperanta post 14-jara laborado kaj nun preparas por la aperiĝo de la rekompilita esperanto-ĉina vortaro. La du vortaregoj havigas al si la mejloŝtonan signifon por la E-movado de Ĉinio. Ankaŭ s-ro Liu Hongyuan, tradukis la altnivelajn E-gramatikajn librojn ekde la jaro 2011 kaj la libro estos atendeble eldonata baldaŭ. En la flanko de konkreta E-movado la asocio sukcese okazigis la 8-an Ĉinan Kongreson de Esperanto kaj la 28-an Komunan Seminarion (KS) inter Koreio, Ĉinio kaj Japanio. Krom la menciitaj aktivadoj la asocio helpis ankaŭ la lokajn esperantistojn projekti kaj organizi programerojn en aliaj kampoj de turismo, komerco kaj kulturo.

 

    En la kunveo ses E-societoj kaj personoj estis honoritaj per premio pro iliaj klopodon en la periodo de 2012 ĝis 2013.

 

    Fine, estis liberaj diskutoj kaj prelegoj de la lokaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Kaj la jarkunveno finiĝis en la resumo de Cui Jianhua kiu alte taksis la gravan rolon luditan de junularo en la aktivadoj de nia lingvo, ŝi diris, ke la gejunuloj estas la vera futuro kaj espero de Esperanto.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments