El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kajako-maratono en Shaoxi, Ĉinio

| 2013-12-18
Bookmark and Share


Sportistoj en la maratono  

 

    La 15an de decembro en la ĉirkaŭurba rivero de Shaoxing, Zhejiang-provinco inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Kajako-Maratono, kaj ĉirkaŭ cent sportistoj el naŭ ĉinaj provincoj (municipoj), Usono, Kanado, Rusio, Kazaĥio, Brazilo, Saud-Arabio partoprenis en la konkurso. Dufoja olimpika ĉampiono Meng Guanliang faris prelegon en la inaŭguro.

 

    La kurumo de la Internacia Kajako-Maratono devas esti longa je 12 kilometroj. La ĉirkaŭurba rivero en Shaoxing longas je 12,34 kilometroj kaj taŭgas por la Internacia Kajako-Maratono. En la jaroj 2003, 2009 kaj 2011 Shaoxing sukcese gastigis nacian kajako-maratonon, kaj en la jaro 2012 tiu ĉi konkurso fariĝis internacia. Ĝi altiris multajn elitajn soprtistojn en- kaj ekster-landajn.

 

    La konkurso estas dividita en kvar disciplinojn: vira unuopa kajako, virina unuopa kajako, vira unuopa remado kaj grupo de fremdlandaj sportistoj (malfermita).

 

    La teamo de Zhejiang gajnis ĉiujn matĉojn de la enlanda konkurso. Xing Song, Qian Qiurong, Huang Xiaoyang respektive okupis la unuan lokon de vira kajako, virina kajako kaj vira remado, kaj kanada sportisto fariĝis ĉampiono de la eksterlanda grupo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments