El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis tertremo en la gubernio Badong de Ĉinio

| 2013-12-18
Bookmark and Share


La muro difektita de la tertremo  

 


Soldatoj al la savado  

 

    La 16-an de decembro je la 13-a horo kaj 4 minutoj (laŭ la pekina tempo), okazis 5.1-grada tertremo kun la hipocentra profundeco de 5 mil metroj en Badong, gubernio de Enshi, Hubei-provinco.

 

    Ĵus post la tertremo, oni startigis urĝan planon kontraŭ la katastrofo. Homoj en lernejoj kaj hospitaloj estis en orde evakuitaj, pontoj kaj vojoj estis ekzamenitaj por sekura transportado, kaj telekomunika, elektra kaj poŝta departementoj ekzamenis kaj riparis koncernajn ekipaĵojn por garantii la bonan komunikadon. Oni ekzamenis ankaŭ konstruatajn projektojn kaj domojn en la regiono plagita de la tertremo, kaj transportis materialojn, ekzemple tendojn, al la katastrofejo.

 

    Laŭ informo, ĝis la 16-a horo kaj 45 minutoj en la sama tago, jam estis vunditaj 3 homoj kaj neniu mortis. La tertremo kaŭzis falon de 79 domoj, seriozan damaĝon de 1 543 domoj, kaj moderan damaĝon de 6 248 domoj. Nun laborado kontraŭ la tertremo estas farita en bona ordo. La gubernio Badong translokigas la viktimojn, kiuj perdis siajn hejmojn en la tertremo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments