El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fondiĝis la unua Alianco de la Ĉefaj Informaj Oficistoj de Ĉinio

| 2013-12-18
Bookmark and Share


En la kunvenejo de la fondiĝo de la Alianco de la Ĉefaj Informaj Oficistoj de Ĉinio  

 

    La 15-an de decembro fondiĝis en Pekino la Alianco de la Ĉefaj Informaj Oficistoj (ĈIO) de Ĉinio sub la gvido kaj subteno de la Ŝtata Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio kun la celo antaŭenpuŝi la ĉiuflankan popularigon de la sistemo de ĈIO en la grandaj kaj mezaj entreprenoj. Tio estas unu el la konkretaj agadoj de Ĉinio por rapidigi la profundan kunfandiĝon de informadiko kaj industriigo.

 

    La koncepto pri ĈIO naskiĝis en Usono en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. En la 90-aj jaroj ĝi estis enkondukita en Ĉinion. Wang Jianwei, estro de la sekcio de industria informadiko de la departemento por antaŭenpuŝi informadikon sub la Ŝtata Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio de Ĉinio, konigis, ke estas granda la diferenco inter Ĉinio kaj aliaj landoj en konstruado de la sistemo de ĈIO. En Usono la ĉefaj entreprenoj starigis la sistemon de ĈIO, kaj en Ĉinio nur triono da entreprenoj tion faras. Sed fakte tre malmultaj ĉinaj entreprenoj starigis la sistemon.

 

    La Alianco de la Ĉefaj Informaj Oficistoj de Ĉinio konsistas el rilataj unuoj kaj personoj kiel membroj de la alianco. Ĝi estas tutlanda organizo malferma kaj neprofita, kiu regule aranĝos interŝanĝojn kaj diskutojn pri aferoj zorgataj de industrio laŭ la statuto de la alianco kaj deziro de siaj membroj.

 

    En la estonteco la Alianco de la Ĉefaj Informaj Oficistoj de Ĉinio pozitive diskonigos kaj plenumos rilatajn politikojn de la ŝtato pri informadiko, antaŭenpuŝos konstruadon de la sistemo de ĈIO, ellaboros kaj disvastigos la sistemon pri aŭtentikigo de ĈIO kaj rilatajn normojn, faros trejnadon de ĈIO, starigos platformon por interŝanĝo kaj kunlaboro inter ĈIO ĉinaj kaj alilandaj, okazigos diskutojn, interŝanĝojn, konsultadojn, taksadojn kaj aliajn aktivadojn, kaj faros kontribuon por informadiko de la socio kaj por senĉesa disvolvo de la nacia ekonomio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments