Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La reformado de Ĉinio registrita sur foto farita antaŭ 22 jaroj

| 2013-12-18
Bookmark and Share

de BEI CHEN

 

    Dum la lastaj kelkaj tagoj estis novaĵo en la marborda urbo Dalian, orienta Ĉinio: oni serĉis la junulinon portantan minijupon sur la foto publikigita de la Xinhua-novaĵ-agentejo lastatempe. Tra la momento kaptita sur la foto, oni povas vidi la influon de la reformado kaj pordmalfermo al la ordinaraj ĉinoj kaj etajn ŝanĝojn de ilia vivo.

 

    Siatempa junulino en minijupo

 

    La foto estis publikigita de la agentejo okaze de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Sur la foto, iu ĉarma junulino en minijupo dolĉe ridetante ĵetas rigardon malantaŭen sur strato de Dalian.

 


La foto kun junulino en minijupo

 

    Cao Yao, direktoro de la eldona centro de la Vespera Ĵurnalo de Dalian, diris, ke en la regula kunveno okazinta en la 4-a de novembro li kaj liaj kolegoj rimarkis signifon de tiu ĉi foto rilate al reformado de Dalian, kaj ili do decidis fari projekton per tiu ĉi foto raporti pri la afekcioj kiujn la pordmalfermo kaj reformado donis al la vivo de ordinaraj dalian-anoj.

 

    La 5-an de novembro en la ĵurnalo aperis la artikolo titolita "Al la junulino en minijupo antaŭ 22 jaroj: ni ŝatus aŭskulti vian rakonton". En la artikolo oni skribis: tiel rapide pasis 22 jaroj, ni ne scias kie la junulino estas nun…; ŝi jam devas esti mezaĝa, kaj kredeble tute ne scias ke ŝia rideto fariĝis eterna momento sur la foto.

 

    Estis trovita la junulino

 


La junulino post 22 jaroj 

 

    Tute ne atendite por la laborantoj de la Vespera Ĵurnalo de Dalian, ĉirkaŭ la 9-a horo matene de tiu tago, iu viro kun la familia nomo Liu telefonis al la redakcio dirante, ke la junulino estis lia najbaro kaj amikino en la infanaĝo, kaj ke li povas helpi serĉi ŝin. Dank' al lia helpo, jam posttagmeze la raportistoj jam trovis junulinon sur la foto. Ŝia nomo estas Chen Xiaolu, kaj nun ŝi loĝas en Wafangdian, urbeto proksima al Dalian.

 

    Raportisto de la Xinhua-novaĵagentejo renkontiĝis kun ChenXiaolu antaŭtagmeze de la 13-a de novembro. Ŝi nuntempe aĝas 50 jarojn, kaj siatempe kiam oni fotis ŝin, ŝi aĝis nur 28 jarojn kaj estis patrino de 4-jara knabino.

 

    Ŝi diris, ke tiam ŝi estis kasistino de kompanio pri eksterlanda komerco kaj devis iri al Dalian du-tri fojojn ĉiusemajne pro komerca afero. Do ŝi profitante de la okazoj ofte iris butikumi sur la strato Tianjin, fama komerca strato de la urbo.

 

    Chen Xiaolu rakontis: "Mi ŝatis vesti min bele jam ekde mia infaneco. En la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento multe boniĝis la vivo de mia familio, kaj mi fariĝis pli malfermita en pensado kaj pli inklina al moda vestado. Miaj familianoj kaj najbaroj diris ke mi estas tro 'belama'." Parolante pri tio ŝi ne povis deteni sin de rido.

 

    La nuntempa vivo de Chen Xiaolu estas ankoraŭ enhavoriĉa kaj viglecplena, kvankam ŝi emeritiĝis lastjare kaj restas en sia hejmo. Ŝia filino nun aĝas 26 jarojn kaj jam diplomiĝis el universitato. Per komercado ŝia edzo gajnis sumon da mono. La tuta familio loĝas en apartamento kun la areo de pli ol 200 kvadrataj metroj, kelkoble pli granda ol tiu en kiu ili loĝis antaŭ 22 jaroj. Ŝi diris: "Ĉu estus ebla nia nuntempa bona vivo sen la politikoj de la pordmalfermo?"

 

    Signoj de la reformado sur la foto

 

    Zhang Xiaolong, kiu faris la foton, diris: "Mi neniam atendis ke tiu ĉi simpla foto iam vekos tiom da resonoj."

 

    "La foto unuafoje publikiĝis en septembro de 1991. Ĝi estis fotita sur la strato Tianjin de Dalian." Zhang Xiaolong diris, ke ĉiufoje, kiam okazis la Dalian-a Internacia Fasona Festivalo, li faris fotojn kaj pri la festivalo mem kaj pri la fasonaj ŝanĝoj de la ordinaraj urbanoj. Li tute ne konis la junulinon sur tiu foto. Tiutage li serĉadis ĝustan tempon kaj objektojn por foti, kaj kaptis la ĉarman momenton kiam la junulino en minijupo ridetante ĵetas rigardon malantaŭen.

 

    Dalian situas en la suda parto de la duoninsulo Liaodong de orienta Ĉinio, kaj estas nomata "norda perlo" aŭ "urbo de romantiko. Fronte al la Flava Maro oriente kaj al la maro Bohai okcidente, ĝi estas unu el la 14 malfermitaj marbordaj urboj de Ĉinio kaj fenestro de la Nordoriento de la lando. Dum la pli-ol-20-jara disvolviĝo Dalian faris sin internacia navigada centro, loĝistika centro kaj regiona financa centro de nordorienta Azio. Kaj la sukcesa okazigo de la somera Davos-Forumo pligrandigis la internacian influon de la urbo.

 

    Chen Xiaolu sur la foto montras nur unu ordinaran ĉinan junulinon, tamen ŝi reprezentas la turnopunkton kiam Ĉinio komencis iri de fermiteco al malfermiteco, de unueco de la menso al diverseco kaj de malriĉeco al bonstato. Tial la foto estas multfoje uzata de amaskomunikiloj en ĉiuj signifoplenaj jaroj por la pordmalfermo kaj reformado de Ĉinio.

 

    Chen Xiaolu diris: "Mi tute ne scias kiam oni min fotis. Ĉu vi ne vidas ke sur la foto miaj brovoj estas tre dikaj kaj strangaj? Tamen tiam tiaj brovformoj estis popularaj kaj modaj… Same la minijupo estis en modo. Tiam mi jam estis patrino de 4-jara filino, sed mi surmetis ĝin kaj iris eksteren. Ankaŭ mia edzo min subtenis. Ja estas merita la vivo por virino, kiu havas tiun ĉi foton por eterna memoro!"

 

    Zhang Xiaolong diris: "La danlian-anoj estas fame konataj en la tuta lando pro sia amo al belvestado. Neniu alia ol ili povis tiel plene prezenti la kuraĝon kaj decidemon de la ĉinaj virinoj rompi konservativecon kaj ĉasi modon. El la vidpunkto de profesia fotografio, la foto ne estas perfekta pro iom malorda fono. Malgraŭ tio la junulino en minijupo elstarigis ĝin el amaso da fotoj fotitaj en tiu jaro, kaj ŝia figuro kiel signo de la pordmalfermo, konatiĝis ne nur en Ĉinio sed ankaŭ internacie pro alilandaj amaskomunikiloj."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments