El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Kontraŭrevolucia Puĉo de "la 12-a de Aprilo"

| 2013-12-18
Bookmark and Share

    En la jaro 1926, la rapida progresado de la Norden-Ekspedicia Milito kaj venka disvolviĝo de la ĉina laborista kaj kamparana movado skuis la regadon de ĉiuj imperiistoj en Ĉinio. Komence la imperiistoj ĉiamaniere subtenis militaristojn Wu Peifu, Sun Chuanfang kaj Zhang Zuolin, kiuj regis la ĉefajn regionojn de Ĉinio, kaj subinstigis ilin al unuiĝo por bari la Norden-Ekspedicion per iliaj armeoj. Sed la malvenko de la trupoj de Wu Peifu kaj Sun Chuanfang en la batalo vanigis ilian planon. En tiu situacio la imperiistoj intensigis sian malhelpon al la ĉina revolucio. Unuflanke ili ekspedis armeojn por ĝin subpremi kaj aliflanke ĉiamaniere splitis la revolucian vicaron por trovi sian novan agenton en ĝi.

 

    En aŭgusto de 1926, brita ŝipo kolizie dronigis pli ol 10 ĉinajn lignajn boatojn en la supra parto de Jangzi-rivero ĉe Wanxian-gubernio de Sichuan-provinco kaj la indignantaj armeanoj kaj popolanoj de la gubernio detenis ĝin. En la komenco de septembro, je tiu preteksto la brita imperiismo sendis plurajn militŝipojn kaj bombardis la urbon Wanxian, kio kaŭzis vundiĝon kaj morton de miloj da homoj kaj grandan perdon de posedaĵoj. Pro la fiago de la brita imperiismo, la ĉina popolo levis movadon kontraŭ imperiismo kaj la brita imperiismo estis riproĉita de la internacia progresema publika opinio. En tiu situacio la brita imperiismo konsciis, ke ne tiel efikas ĝia perforta politiko rilate al la ĉina revolucio. Ĝi do hipokrite deklaris "novan politikon" kontraŭ Ĉinio en la jarfino de 1926, dirante, ke ĝi prenos indulgemon al la ĉina revolucio. Per tio ĝi intencis moderigi senton de la ĉina popolo kontraŭ imperiismo, spliti revolucian tendaron kaj allogi la ĉinan burĝaron al kompromiso. Samtempe ankaŭ la usona kaj japana imperiismoj komencis malhelpi la ĉinan revolucion. Komence de 1927 ili, kune kun la brita imperiismo, ekspedis grandan nombron da militŝipoj al Shanghai (Ŝanhajo), Usono eĉ sendis tien unu brigadon da terarmeo, dirante ke ĝi "protektos" Shanghai per ĉiuj fortoj, ĉar tie estis koncesioj de la imperiistoj, kiuj estis rigardataj kiel iliaj influsferoj. Je la 24-a de marto, kiam Nanjing (Nankino) estis okupita de la revolucia armeo, usonaj, japanaj, britaj kaj francaj militŝipoj sur Jangzi-rivero senbride bombardis la urbon Nanjing kaj mortigis kaj vundis 2,000 homojn. Aliflanke la ŝtata sekretario de Usono hipokrite deklaris, ke Usono kun plej granda indulgemo traktos kun Ĉinio por subskribi novan traktaton, kaj la malnova neegalrajta traktato, subskribita kun Ĉinio, povos esti reviziita. Per tiu duvizaĝa manovro Usono intencis kaj minaci kaj allogi la ĉinan burĝaron. La japana imperiismo prenis la saman taktikon kiel Usono, kaj krome plurfoje ekspedis siajn senditojn por koluzii kun Ĉiang Kajŝek.

 

    Tiam la imperiistoj jam rimarkis krizon aperintan en la ĉina revolucia tendaro kaj plifortigis sian aktivadon por ĝin spliti. Ili diris, ke interne de la revolucia tendaro okazis batalo inter "ekstremuloj" kaj "moderuloj". La de ili nomataj "ekstremuloj" estis popola revolucia forto kun la Komunista Partio de Ĉinio kiel reprezentanto, kiu insistis pri ĝisfunda revolucio kaj la "moderuloj" estis burĝaj dekstruloj kun Ĉiang Kajŝek kiel reprezentanto, kiuj estis pretaj kapitulaci al imperiismo kaj feŭdismo.

 

    Ĉiang Kajŝek estis makleristo en Shanghai-a borso. En 1922, pro malsukceso en spekulado, li veturis al Guangzhou (Kantono) kaj enŝteliĝis en la revolucian vicaron. Li ŝajnigis sin revolucia kaj trompis konfidon de Sun Jatsen. En 1924 li fariĝis direktoro de la Huangpu-a Oficira Lernejo kaj poste li funkciis kiel estro de la Unua Armeo de la Nacia Revolucia Armeo. Dank' al brava batalo de la komunistoj kaj helpo de la laboristoj kaj kamparanoj, tiu armeo gajnis multajn venkojn en la milito por elimini la militaristojn de Guangdong kaj Guangxi, kaj per tio Ĉiang Kajŝek akiris por si iom da renomo. Kiam li kaptis sufiĉe da povoj, li plifortigis sian intrigan aktivadon por uzurpi revolucian gvidantecon, forpuŝis kaj eĉ kaŝmurdis ĉinajn komunistojn kaj maldekstrulojn de Kuomintango. Post komenco de la Norden-Ekspedicio, profitante sian oficon de ĉefkomandanto de la Nacia Revolucia Armeo li energie pligrandigis siajn fortojn. En regionoj regataj de liaj fortoj, la interesoj de imperiistoj, bienuloj kaj tiranaj riĉuloj estis protektataj, dum la komunistoj, revoluciuloj de Kuomintango, laboristoj kaj kamparanoj estis subpremataj kaj masakrataj.

 

    En marto de 1927 Ĉiang Kajŝek atingis Shanghai kaj finplenumis sian koluzion kun imperiistoj kaj ĉinaj reakciaj fortoj. Post tio li komencis masakradon de komunistoj, laboristaj kaj kamparanaj amasoj je la 12-a de aprilo. Tiutage, armitaj kanajloj organizitaj de Ĉiang Kajŝek ekiris de la imperiistaj koncesioj kaj atakis la armitajn laboristajn pikedojn fonditajn post la leviĝo de la Shanghai-aj laboristoj. Lia reakcia armeo kunagis kun la kanajloj en la batalo. La Shanghai-aj revoluciaj amasoj ne estis tre singardaj al la intrigo de Ĉiang Kajŝek kaj haste leviĝis por kontraŭbatali. Pro malforteco la laboristoj estis senarmigitaj kaj pli ol 300 pikedanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj. En la sekvanta tago pli ol 200,000 laboristoj okazigis strikon por protesto kaj 60,000 urbanoj faris demonstracion. La reakcia armeo de Ĉiang Kajŝek pafis senarmilajn amasojn per mitraloj kaj mortigis pli ol cent kaj vundis sennombrajn laboristojn. Tuj sekve ĉiuj sindikatoj estis sigelitaj de la reakciaj militistoj kaj policanoj, kaj en la urbo intensiĝis rigora gardo, traserĉado, arestado kaj publika kaj sekreta masakrado. En tiu kontraŭrevolucia puĉo pli ol 2,100 komunistoj kaj laboristaj aktivuloj estis mortigitaj. En la 18-a de aprilo Ĉiang Kajŝek fondis, en la sango de la popolo, sian reĝimon en Nanjing, kiu tuj ricevis subtenon de la imperiismaj landoj.

 

    Post la masakro en Shanghai, Kuomintangaj dekstruloj faris saman kontraŭrevolucian puĉon en Guangdong, Zhejiang kaj Fujian. Alia gvidanto de Kuomintango Wang Jingwei, kiu poste kapitulacis al la japana imperiismo, publike deklaris sian apartiĝon disde la Kompartio en Wuhan je la 15-a de julio kaj faris kruelan subpremadon kaj masakradon al komunistoj kaj revoluciaj amasoj.

 

    Estis bedaŭrinde, ke en la kriza momento de la revolucio, Chen Duxiu, gvidanto de la Komunista Partio de Ĉinio, praktikis dekstran oportunisman linion. Li neglektis la leviĝantan movadon de la laboristaj kaj kamparanaj revoluciaj amasoj, forlasis gvidadon al la revolucio, limigis laboristan kaj kamparanan movadon kaj malmobilizis armitajn fortojn de la laboristoj kaj kamparanoj, sekvante la Kuomintangajn dekstrulojn. Mao Zedong plurfoje kritikis la eraron de Chen Duxiu kaj proponis rapide plifortigi la agraran revolucion, plenforte armi kamparanojn, disvolvi armitan batalon kaj fondi revolucian reĝimon en la kamparo. Sed lia ĝusta propono ne estis akceptita. Tiamaniere la flamanta Granda Revolucio de 1924-1927 fiaskis kaj Ĉinio refoje dronis en malluma regado de duonfeŭdismo kaj duonkoloniismo.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments