Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Multepeza malfeliĉo de diverslingveco

| 2013-12-19
Bookmark and Share

 

    De tempo al tempo en esperantistaj cirkloj ekflagras debatoj pri la strategiaj celoj de la movado: ĉu la Esperanto-movado strebu esti la savanto de ĉiuj lingvoj de la mondo, aŭ ĉu ĝi strebu al la unulingva idealo iam starigita de Ludoviko Zamenhof. El taktika vidpunkto la multlingvisma aliro povas ŝajni pli realisma, ĉar tiam la esperantistoj povas alianciĝi kun diversaj lingvaj movadoj. Sed ĉu tion celis Ludoviko Zamenhof? Kaj se ne, ĉu gravas?

 

    Sojle de la Zamenhofa tago Libera Folio starigis la demandon al Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes. Tiuj tri post la forpaso de Nelson Mandela tuŝis la temon en reta diskuto, kiu interalie rilatis al la oficiala multlingveco sed praktike fortiĝanta anglalingveco de Sudafriko.

 

    Roy McCoy ne subtenas la multlingvisman strategion:

 

    Mi kredas ke mia vidpunkto estas simple tiu de Zamenhof. Tiu identigo sufiĉos por tiuj kiuj legis kaj aprezas liajn verkojn, kaj mi povas sendi tiujn kiuj ne legis al, ekzemple, la Originala Verkaro kaj la paroladoj. Mi ne estas la plej bona proparolanto por Zamenhof, interalie ĉar mi estas tro aliokupata kaj pigra por elfosi la koncernajn citaĵojn. Mi tamen klare memoras, ke almenaŭ unu fojon li aperte lamentis tion, ke junaj homoj devas pasigi tiom multe da tempo dum siaj lernejaj jaroj studante lingvojn, kaj ke Esperanto proponas liberigi ilin de tiu ŝarĝo. Pli ol jarcenton poste mi daŭre dividas tiun vizion, kiel ajn longe for restas ĝia realiĝo, kaj eĉ se ĝi neniam okazos. Mi legis nur hieraŭ ke luksemburgaj lernejanoj pasigas 52 procentojn de sia studtempo ĉe fremdaj lingvoj, kaj mi persone trovas tion bedaŭrinda. Aliaj kompreneble rajtas je alia opinio pri tio, sed la mia tamen restas la zamenhofa.

 

    Mi ne kompetentas paroli en la Mandela-kunteksto, ĉar mi scias preskaŭ nenion pri lia pridirita multlingvisma lingvopolitiko por la sudafrikaj lernejoj. Mi kaptis de iu, tamen, ke praktike ekzistas gravaj problemoj ĉe la plena realigo de lia idealo. Tiuokaze, mi emas opinii ke la esperantistoj, anstataŭ senkondiĉe laŭdi lian probleman aliron, eble povus sugesti la imageblan eventualon de komune akceptota planlingvo ĉie instruota. Se ili efektive kredas je sia lingvo – supersignoj, neregulaj landnomoj, eŭropaj radikoj kaj ĉio – ili povus proponi eĉ Esperanton mem por tiu rolo.

 

    Se vi donas al mi la parolon, estas ankoraŭ unu plia afero kiun mi ŝatus diri. Min zorgigas malpli la perdo de lingvoj, mi diris, ol la perdo de la vivo entute pro antaŭvidata vivmedia kataklismo, kio estas la afero vere minacanta la homaron nuntempe. Povas esti ke plej taŭgus serĉi manieron utiligi Esperanton por provi preventi la kataklismon, ol disputi pri kiomo da lingvoj.

 

    Renato Corsetti opinias, ke oni disvastigu Esperanton kaj ne deflankiĝu pro filozofiaj diskutoj:

 

    Mi pensas, ke la ĉefa celo de UEA estas disvastigi Esperanton kiel daŭriganto de la laboro de Zamenhof. Ĉio cetera estas dumtempaj kaj flankaj amuzaĵoj. Se ni ne sukcesas konvinki la neesperantistojn lerni Esperanton, ni povas aranĝi mil literaturajn konkursojn por esperantistoj, sed ni ne atingis nian celon, kaj la senkompata historio juĝos nin laŭ la atingo aŭ neatingo de nia ĉefa celo.

 

    Aliflanke la debatoj pri tio, kio okazos post la Fina Venko, apenaŭ altiras min. Ili altiras homojn, kiuj ne povas aktive labori survoje al tiu venko, sed havas tempon por filozofiumi. Kelkaj diras: post la Fina Venko Esperanto estos multe pli sovaĝa ol estas la angla lingvo nun kaj ĝi forviŝos senkompate ĉiujn lingvojn. Parto de la favorantoj de ĉi tiu vizio aldonas: kaj tio estas bona. Ili citas Zamenhof-on, kiu diris, ke li ne komprenas kiu estus la problemo, se ĉiuj homoj parolus la saman lingvon. Vi atendu kvin mil jarojn, kaj vi vidos, ke efektive okazos tiel. Tio povos esti. Mi ne neas, ke povus okazi tio, simple mi ne scias, kiel mi ne scias, ĉu Dio efektive ekzistas aŭ ne. Ĉiuokaze ni ne havos 5.000 jarojn por atendi, ĉar je la nuna ritmo la tero iel detruiĝos pro la varmo post 50 jaroj.

 

    Tio, kion mi certe scias, el mia propra sperto kaj el observado de sperto ĉirkaŭ mi, estas ke, kiu ajn neas al infano la rajton paroli sian denaskan lingvon kaj viziti lernejon en sia denaska lingvo, estas krimulo. Li povas ne scii, kiom da malbono li kaŭzas, sed li kaŭzas amason da suferoj. En la nuna historia fazo de la mondo Esperanto devas esti vidata kiel rimedo, kiu permesas al ĉiuj lingvoj vivi kaj prosperi en sia komunumo.

 

    Kiam oni bezonas internacian lingvon, oni uzu Esperanton, kaj ĉesu doni al la angla aŭ al la ĉina la rolon de lingvoj, kiuj entrudiĝas en la internan vivon de la popoloj (se vi ŝatas citi Zamenhofon). Do, laŭ mi, se en la menso de la homoj Esperanto akiros tiun bildon, tio certe povos kontribui al ties disvastigo, kaj, mi rediras: disvastigo de Esperanto estas nia celo.

 

    Mi volas, do, diri ke UEA ne devas agi kontraŭ multlingvismo per "Esperanto kiel sola lingvo por la estonta homaro" sed por multlingvismo per "Esperanto permesas al viaj lingvoj pluvivi". Kio okazos post la Fina Venko estos problemo de niaj nepoj, kiuj, krom beni nin, devos trakti la problemojn de tre malsama mondo, al kiu estos malfacile apliki niajn nunajn komprenojn.

 

    Mark Fettes volas klare distingi la filozofion de Zamenhof, kaj la strategion de UEA, kiu ne estis fondita de Zamenhof:

 

    Estas vere, ke por Zamenohof multlingvismo ne estis celo en si mem. Aliflanke, tio validas ankaŭ pri Esperanto. Por li Esperanto estis rimedo por la unuiĝo de la homaro. Tio estas tute klara el liaj kongresaj paroladoj; ekzemple en Kembriĝo li diris, ke "ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — apartenas al la verda standardo."

 

    Sed per tiu frazo pri la "interna vivo de la gentoj" Zamenohof certe celis interalie ankaŭ la rajton de ĉiu gento libere uzi kaj kultivi sian propran lingvon. Ĝuste pro la graveco de la lingva dimensio li dediĉis tiom da tempo al Esperanto; ne estas imageble, ke li neglektus tiun dimension, se temus pri la ĉiutaga homa vivo. En tiu senco, lia pensaro vere estis multlingvisma.

 

    Tamen, kiam Zamenohof mem frontis elekton, ĉu doni sian energion al la lingvo de sia gento (do al la jida lingvo, jidiŝo) aŭ al lingvo "neŭtrale homa," li fine elektis la duan. Li foje ankaŭ esprimis dubon, ĉu vere estus tiel granda perdo, se ĉiuj homoj parolus nur unu lingvon. Do, ni diru ke, minimume, li ne volus fari rektan ligon inter la laboro por Esperanto kaj la laboro por la plifortigo de la gentaj (ni nun dirus: etnaj) lingvoj. Maksimume oni povus paroli pri parta sameco de valoroj: ke ambaŭ streboj (la multlingvisma kaj la planlingvisma) baziĝas sur respekto kaj estimo por la "interna vivo de la gentoj," do la fakto de la kultura diverseco kaj la rajto de la homoj plu teni kaj kultivi tian diversecon tiel longe, kiel ili volas.

 

    Sur tia komuna grundo UEA efektive faris aliancojn en la lastaj jaroj. Ja konstateblas, ke tiu "interna vivo de la gentoj" pri kiu parolis Zamenhof estas sub pli kaj pli granda premo pro diversaj ekonomiaj, politikaj, teknologiaj evoluoj. Tial disvastiĝis zorgo, kiun ni dividas kun multaj aliaj organizoj kaj eĉ kun iuj registaroj, ke homoj estas malpli kaj malpli liberaj paroli kaj vivi laŭ sia propra elekto, sed anstataŭe submetiĝas al diversaj trudoj kaj devigoj, lingvaj kaj aliaj. En nia kontraŭstaro al tio ni agas tute zamenhofisme, laŭ mia vidpunkto.

 

    Tamen estas risko en tiu agado, ke ni fariĝas pledantoj por difinitaj politikoj kaj kadroj de multlingvismo. Tiurilate ni devas paŝi tre zorge. Pro tio, ke Esperanto mem nur tre malofte estas traktata kiel serioza lingvopolitika elemento, ni preskaŭ neniam trovas nin antaŭ lingvopolitiko, kiun ni povas plene subteni. Aliflanke, ne helpas, se la esperantistoj ĉiam staras flanke, kvazaŭ por diri ke nur niaj ideoj kaj niaj solvoj estas la ĝustaj; tio nur vekas opozicion aŭ eĉ bagateligon flanke de aliaj.

 

    Laŭ mi, per nia engaĝo pri multlingvismo ni devas celi la edukadon, klerigadon de aliaj aktivuloj kaj organizoj, sed ankaŭ de ni mem. Finfine Esperanto devas funkcii, uziĝi, disvastiĝi en multlingva mondo: tio estas la nuna realo. Kompreni, kiel funkcias tiu mondo; kompreni, kiaj alternativoj donos pli da spaco kaj valoro al niaj ideoj; stimuli diskutojn kaj esplorojn pri tiuj alternativoj - jen niaj prioritatoj sur la kampo multlingvismo. Tio ne signifas senkritike subteni iun ajn analizon aŭ agadon, kiu ne donas taŭgan atenton al Esperanto; male, ni alportu nian pozitivan kritikon kaj kritikan kunlaboron al ĉiuj provoj mastrumi la multlingvecon por homaranecaj celoj.

 

(el Libera Folio)

Redaktoroj: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments