El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekveturis la unua grupo de la 9-a packonserva trupo de Ĉinio al Darfur de Sudano

| 2013-12-19
Bookmark and Share


Oficiroj kaj soldatoj de la packonserva trupo antaŭ ekveturo  

 

    Vespere de la 17-a de decembro la unua grupo de la 9-a packonserva trupo de Ĉinio al Darfur de Sudano ekveturis de Zhengzhou, Henan-provinco de Ĉinio, por plenumi 8-monatan packonservan taskon en Sudano.

 

    La packonserva trupo el 255 homoj konsistas el du taĉmentoj por inĝenierado-garantio, unu taĉmento por helpo-livero, unu taĉmento por gardado kaj unu unuaklasa hospitalo. Ili plenumos en Darfur taskojn de inĝenierado-garantio, inkluzive de konstruado de pontoj, riparado de vojoj, konservo de flughaveno kaj konstruado de fortikaĵoj. La unua grupo konsistas el 105 oficiroj kaj soldatoj. La dua grupo konsistanta el 120 homoj veturos al Darfur en la fino de decembro.

 

    La oficiroj kaj soldatoj plenumantaj la packonservan taskon venas ĉefe el la trupo de la Milita Regiono de Jinan. Ili 4-foje partoprenis en la packonserva agado en Sudano. Malsame kun la antaŭaj, ili starigos longtempan tasko-regionon en Darfur de Sudano. Tio estas la unua fojo por la packonserva trupo de Ĉinio starigi longtempan tasko-regionon post ekplenumo de la konservaj taskoj en Darfur en la jaro 2007.

 

    Laŭ statistiko de la oficejo por packonservaj aferoj sub la Ministerio de Nacidefendo de Ĉinio, ke nuntempe 13 packonservaj trupoj de Ĉinio konsistantaj el ĉirkaŭ 2 mil oficiroj kaj soldatoj plenumas taskojn en 10 tasko-regionoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments