El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alvokis al la internacia socio helpi la elekton de Afganio

| 2013-12-19
Bookmark and Share


Liu Jieyi, la konstanta delegito de Ĉinio en UN 

 

    La 17-an de decembro okazis malferma kunveno pri la afgana situacio de la Konsilio de Sekureco de UN. Liu Jieyi, la konstanta delegito de Ĉinio en UN, diris, ke jam estis elektitaj la kanditatoj por la afagana prezidento, kaj la ŝtata elekto de la lando finiĝos en mallonga tempo. Ĉinio alvokas al la internacia socio aktive helpi Afganion por la ĝustatempa kaj sukcesa elektado. Klopodo de diversaj flankoj en Afganio por subteni la elekton estas bonvena. Ĉinio esperas, ke la afgana registaro povos fari rimedon por sukcesigi la elektadon en la sekureco.

 

    Laŭ Liu Jieyi, la ĉina flanko subtenas la pacon en Afganio kaj la klopodon far la Altnivela Paca Konsilantaro de Afganio. Ĉinio kuraĝigas la afganan registaron en antaŭenpuŝo de disvolviĝo de la ekonomio kaj de tiu de la socio, kaj alvokas, ke la internacia socio faru helpon al Afganio.

 

    Kunlaboro en malpaca regiono en Afganio devas esti multigita kaj regionaj organizoj devas ludi sian rolon en solvado de tiu ĉi problemo. Ĉinio daŭre subtenos kunlaboron en malpaca regiono, ekzemple organizi la 4-an ministran konferencon en Ĉinio en la venonta jaro, por konservi la pacon, la stabilecon kaj la disvolviĝon de Afganio.

 

    Liu Jieyi diris, ke por la amikeco inter Ĉinio kaj Afganio, Ĉinio ĉiam subtenas la disvolvon de la rilatoj inter la du landoj kaj aktive partoprenas en rekonstruado de Afganio. Ĉinio volas daŭre liveri subtenon al Afganio por realigi reciprokan profiton kaj komunan evoluon, kaj kun la internacia socio kontribui al la paco en Afganio kaj ĝia daŭrigebla disvolviĝo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments