El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Norden-Ekspedicia Milito

| 2013-12-19
Bookmark and Share

    Post kiam la Revolucio de 1911 gvidata de Sun Jatsen renversis la registaron de King-dinastio (1616-1911 p.K.), li enoficiĝis kiel la unua prezidanto de Ĉinio en Nanjing (Nankino) en januaro de 1912. Sed post malpli ol unu kaj duona monatoj li devis rezigni la oficon sub premo de la fortoj de la nordaj militaristoj [Noto 1]. Yuan Shikai, ĉefo de la nordaj militaristoj, intrige uzurpis la prezidantecon kaj translokiĝis de Nanjing al la nova ĉefurbo Beijing (Pekino). De tiam Ĉinion superregis la nordaj militaristoj dum 15 jaroj, en kiuj interbatalis militaristoj kaj la popolo vivis en ekstrema mizero.

 

    En tiu periodo la ĉina revolucia forto iom post iom akumuliĝis kaj disvolviĝis en la meza kaj suda partoj de Ĉinio. Kuomintango gvidata de Sun Jatsen fondis la Nacian Registaron en Guangzhou (Kantono). Ĝi formis revolucian unuecfronton kun la Komunista Partio de Ĉinio en politiko, per sia relative forta armeo ekstermis militaristojn kaj reakciajn fortojn en Guangdong kaj fondis fortikan revolucian bazlokon. Ĉio ĉi tio metis bazon por ekstermi poste la nordajn militaristojn.

 

    Tiam granda parto de la ĉina teritorio estis sub la regado de la nordaj militaristoj, inter kiuj Wu Peifu posedis 200,000 armeanojn kaj regis la provincojn Hunan, Hubei kaj Henan en la meza parto de Ĉinio, Sun Chuanfang kun siaj 200,000 soldatoj regis la provincojn Jiangsu (Giangsu), Zhejiang (Ĝegiang), Anhui, Fujian (Fugian) kaj Jiangxi (Gianghi) en la orienta kaj sudorienta partoj de Ĉinio kaj Zhang Zuolin, kiu posedis 350,000 armeanojn, regis la tri provincojn en la Nordoriento de Ĉinio kaj Hebei kaj Shandong (Ŝandong). Koluziante respektive kun la imperiismaj landoj Britio, Usono, Francio kaj Japanio, ili bataladis inter si por plivastigi sian influsferon. Sed fronte al disvolviĝantaj popolaj revoluciaj fortoj ili provizore unuiĝis por ekstermi ilin. Inter tiuj militaristoj la forto de Wu Peifu estis la plej granda kaj ankaŭ lia ambicio la plej arda. Li eĉ intencis unuigi Ĉinion per siaj fortoj, tial li estis la plej feroca malamiko de la popolo.

 

    Koluziante kun imperiistoj, tiuj feŭdaj militaristoj faris kruelan ekspluatadon kaj subpremadon al la popolo, kaj per tio instigis ĝin al kontraŭstaro. La sloganoj "For la imperiistojn!" "For la militaristojn!" k. s. aŭdiĝis ĉie en la popolamasoj. En 1925, sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio eksplodis en Shanghai (Ŝanhajo) grandskala kontraŭimperiisma patriota Movado de la 30-a de Majo, kiu rapide disvastiĝis al multaj grandaj, mezaj kaj malgrandaj urboj de la tuta lando. Sub la influo de la movado eksplodis en la lasta tagdeko de junio granda striko kun partopreno de pli ol 200,000 ĉinaj laboristoj en Guangdong kaj Hongkong. Sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio la striko daŭris 16 monatojn kaj donis pezan baton al la brita imperiismo en politiko kaj ekonomio. Tiam Ĉinio alfrontis la antaŭvesperon de granda revolucio. En februaro de 1926 la Komunista Partio de Ĉinio okazigis specialan kunvenon, en kiu ĝi decidis sin prepari por fari norden-militiron kontraŭ la militaristoj. En majo de la sama jaro okazis la Tria Tutlanda Laborula Kunveno kaj la Dua Kamparana Kongreso de Guangdong-provinco, kiuj alvokis mobilizi la vastajn amasojn de laboristoj kaj kamparanoj kaj postulis ke la Nacia Registaro de Guangdong rapide komencu norden-militiron kontraŭ la militaristoj.

 

    Tiam la Norden-Ekspedicia Armeo konsistis el 8 korpusoj kun ĉirkaŭ 100,000 armeanoj. Ĝi estis novtipa kaj bone trejnita armeo kun alta batalvolo kaj revolucia idealo. Aro da eminentaj komunistoj kiel Li Fuchun, Lin Boqu, Zhu Keqing k.a. plenumis politikan oficon en diversaj niveloj de la armeo. Precipe la Sendependa Regimento kun Ye Ting kiel la estro gajnis multajn sukcesojn en la milito pro sia braveco kaj lerteco. En majo de 1926 la Nacia Registaro de Guangdong sendis la Sendependan Regimenton kiel avangardon por militiri al Hunan kaj per tio komenciĝis la uverturo de la Norden-Ekspedicio. La kuomintanga milita ĉefo Ciang Kajŝek, kiu poste perfidis la revolucion, estis nomita ĉefkomandanto de la Norden-Ekspedicia Armeo. En la 1-a de junio publikiĝis "Deklaracio de la Norden-Ekspedicio". En la 9-a la revolucia armeo oficiale komencis sian ekspedicion.

 

    La Norden-Ekspedicia Armeo marŝis en tri kolonoj: La okcidenta kolono plenumanta la ĉefan taskon sin direktis al Hunan kaj Hubei, la meza al Jiangxi kaj la orienta al Fujian. Tiam la trupoj de Wu Peifu okupis Hunan kaj formis plej grandan minacon al la Nacia Registaro de Guangdong, tial la okcidenta kolono kun ĉirkaŭ 50,000 soldatoj marŝis al Hunan kaj Hubei kun celo ekstermi la ĉefajn fortojn de Wu Peifu kaj okupi Wuhan, poste koncentri siajn fortojn por ekstermi la trupojn de Sun Chuanfang kaj fine daŭrigi la militiron norden por ekstermi la trupojn de Zhang Zuolin.

 

    Sur la vojo la Norden-Ekspedicia Armeo ricevis varman akcepton kaj subtenon de diverslokaj laboristoj, kamparanoj kaj studentoj. Ili meminiciate gvidis ĝin sur vojo, transportis por ĝi leterojn kaj detruis trafikon en la postfronto de la malamikoj. Iuj eĉ partoprenis en la batalado.

 

    La okcidenta kolono de la Norden-Ekspedicia Armeo kun lavanga forto konkeris gravajn urbojn en sinsekvo kaj sin etendis rekte al Changsha, la ĉefurbo de Hunan. La tieaj malamikoj senreziste forkuris el la urbo. En malpli ol unu monato la Norden-Ekspedicia Armeo okupis la tutan provincon kaj ĝia avangardo eĉ transpaŝis la limon de Hubei-provinco.

 

    Wu Peifu aranĝis siajn trupojn kun 20,000 elitaj soldatoj en la loko Tingsiqiao por haltigi la antaŭenmarŝon de la revolucia armeo. La loko, ĉirkaŭata de alta monto en unu flanko kaj de akvo en la aliaj tri flankoj, estis pasejo tra kiu la Guangzhou-Wuhan-a Fervojo interligas Hunan kaj Hubei. Wu Peifu akiris promeson de Sun Chuanfang ataki la revolucian armeon de la flanko de Jiangxi, por tenajle ataki la revolucian armeon. En la 26-a de septembro la Norden-Ekspedicia Armeo lanĉis ĝeneralan ofensivon al Tingsiqiao. Kvankam ĝi brave batalis kun multaj vivoferoj, tamen ĝi ne povis antaŭenpuŝiĝi pro la obstina kontraŭrezisto de la malamikoj. En la 27-a la revolucia armeo fine konkeris la lokon, dank' al la partopreno de la Sendependa Regimento en la batalo, kiu ekbatis la malamikojn post ties dorso. La Sendependa Regimento faris persekutadon en la venko kaj en la sama tago okupis milite gravan urbon Xianning. En la 29-a la Norden-Ekspedicia Armeo okupis Heshengqiao kaj la malamikoj devis retiriĝi al Wuhan. Tie Wu Peifu provis organizi helpajn trupojn por fari ofensivon, sed ne sukcesis. En la 10-a de oktobro la Norden-Ekspedicia Armeo konkeris Wuchang kaj plene pereigis la malamikan armeon.

 

    Kiam la Norden-Ekspedicia Armeo marŝis al Hunan kaj Hubei, Sun Chuanfang intencis ataki ĝin de Jiangxi. Pro la mirinde rapida marŝo de la revolucia armeo kaj konfliktoj interne de la malamikoj, lia intrigo ne efektiviĝis. Tamen parto de la propraj trupoj de Ciang Kajŝek suferis frakasan malvenkon en la batalo kun Sun Chuanfang por kapti Nanchang, la ĉefurbon de Jiangxi. Post konkero de Wuhan la ĉefaj fortoj de la Norden-Ekspedicia Armeo tuj turnis sin orienten, venkis la trupojn de Sun Chuanfang kaj okupis Nanchang, dume alia trupo de Ciang Kajŝek facile okupis Fujian profitante la favoran situacion.

 

    En la nordokcidenta regiono la Nacia Revolucia Armeo gvidata de Feng Yuxiang marŝis en Henan kunagante kun la Norden-Ekspedicia Armeo en junio kaj konkeris gravajn urbojn Zhengzhou kaj Kaifeng. En marto de 1927, la Norden-Ekspedicia Armeo jam estis okupinta la basenon de Jangzi-rivero kaj grandan parton de la baseno de la Flava Rivero, kiuj estis gravaj regionoj de Ĉinio en politiko, ekonomio kaj kulturo. En la dua tagdeko de marto sub la gvido de kamaradoj Zhou Enlai, Luo Yinong, Zhao Shiyan k. a. la laboristoj de Shanghai faris strikon kun 800,000 partoprenantoj kaj armitan insurekcion, profitante la favoran okazon la Norden-Ekspedicia Armeo proksimiĝis al Shanghai. Post intensa batalado de du tagoj kaj unu nokto la laboristoj fine liberigis Shanghai, la plej grandan urbon de Ĉinio, en la 21-a de marto.

 

    Tiam vigliĝis la kamparana movado en provincoj de la meza parto de Ĉinio kaj la kamparana asocio fariĝis unika potencorgano en la kamparo. Kamparanoj en multaj lokoj elmetis postulon pri agraro kaj komencis mem depreni agraron de bienuloj. La nombro de la membroj de la kamparanaj asocioj en la tuta lando atingis 10,000,000. Kamarado Mao Zedong persone gvidis la kamparanan movadon de Hunan, kie la nombro de la membroj de la kamparanaj asocioj atingis du milionojn. Kun venka disvolviĝo de la Norden-Ekspedicia Milito la Nacia Registaro translokis sian sidejon de Guangzhou al Wuhan en januaro de 1927.

 

    La venko de la Norden-Ekspedicia Milito skuis la orienton de la mondo kaj teruris imperiismojn kaj la enlandan burĝaron. En tiu tempo iom post iom kreskis la krizo interne de la revolucia unuecfronto, kaj fine la novaj militaristoj de Kuomintango kun Ciang Kajŝek kiel la reprezentanto faris la kontraŭrevolucian puĉon de la 12-a de aprilo, instigate de imperiismo, kaj fondis en Nanjing reakcian registaron de Kuomintango. La arda Norden-Ekspedicia Milito trafis seriozan malsukceson.

 


En majo de 1926 la Nacia Revolucia Armeo ĵuris pri norden-ekspedicio. La foto montras paradon de la Nacia Revolucia Armeo en Guangzhou. 

 


La Norden-Ekspedicia Armeo eniris en Wuhan. Ĝi reprenis Wuchang en oktobro de 1926. 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

    --------------------------------------------------------------------------------

 

    [Noto 1] La nordaj militaristoj estis feŭda militarista kliko fondita de Yuan Shikai. En 1901 kiam li funkciis kiel norda ministro, li fondis armeon nomatan Norda Armeo. En 1912 li uzurpis la prezidantecon, grandigis sian subtenantaron kaj formis militan klikon regantan la centran kaj lokajn registarojn. Post la morto de Yuan en 1916 la nordaj militaristoj dividiĝis en tri klikojn, nome Ĝili, Anhui kaj Fengtian, kiuj senĉese interbatalis por regpotenco.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments