El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina kaj indonezia defend-ministroj renkontiĝis en Ĝakarto

| 2013-12-19
Bookmark and Share


Chang Wanquan (dekstre en la unua vico) kaj Purnomo Yusgiantoro (maldekstre en la unua vico)

 

    La 17an de decembro en Ĝakarto Chang Wanquan, ĉina defend-ministro, renkontiĝis kun sia indonezia samrangulo Purnomo Yusgiantoro.

 

    Purnomo Yusgiantoro diris, ke glate disvolviĝas la rilatoj inter Indonezio kaj Ĉinio en la lastaj jaroj. Kunlaboroj inter la du landoj estas fruktodonaj en la kampoj de politiko, sekureco, ekonomio, scienco kaj tekniko, kulturo, energifonto kaj infrastruktura konstruado. Altigi la dulandajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco estas mejloŝtono en la historio de amikaj interŝanĝoj de la du landoj. Surbaze de egaleco, reciproka profito kaj respekto, la du landoj akcelos ĉiuflankajn kunlaborojn en diversaj kampoj, inkluzive de defendo kaj sekureco, kaj faros pozitivajn klopodojn por la paco, stabileco kaj disvolviĝo en la regiono.

 

    Chang Wanquan diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio senĉese disvolviĝas, kaj pragmataj kunlaboroj en diversaj kampoj fruktodonas. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhoyono konsentis starigi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj, tiel la dulandaj rilatoj eniris en novan historian periodon. Ĉinio volas preni tiun oportunon kune klopodi kun Indonezio por fortigi komunikadon kaj kunordigon, plifortigi reciprokan konfidon de politiko kaj sekureco, striktigi la ligitecon en defendo kaj milita afero, kaj daŭre riĉigi la enhavon de ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.

 

    Tiutage la du flankoj publikigis "komunan gazetaran komunikaĵon de la defenda ministerio de Ĉinio kaj tiu de Indonezio".

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments