El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Rezultoj de Konkurso de Verkado, EPĈ-2013

| 2013-12-19
Bookmark and Share

    Dum 2013 la Retejo de El Popola Ĉinio en la rubriko Konkurso de Verkado, EPĈ-2013 aperigis 14 novelojn, 7 prozaĵojn kaj 13 poemojn. Evidente, la rikolto estas mizera. Kial? Eble nia propagando ne estis potenca; eble niaj redaktoroj ne havas alvokivon; eble niaj premioj ne altiris okulojn... Kial ajn, al ni mankas spertoj kaj kapabloj.

 

    Relative,en la esprimado de la arto kaj en la uzado de la lingvo, tiuj noveloj atingis iagradan nivelon. La temoj, kiujn ili tuŝas, estas vastaj – pri la privata vivo, pri interhomaj rilatoj, pri gento, socio, religio... kaj la metodoj de priskribado aŭ rakontado estas buntaj – per moderna fabelo, per realismo, per magiofantasto ktp. Bedaŭrinde tamen, pluraj noveloj necesigis korektadon de vortoj kaj gramatiko.

 

    Pri prozoj, unu el la juĝantoj s-ro Shi Chengtai klarigis: "La difino de prozo laŭ NPIV estas: ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. Se ni prenas tiun ĉi difinon kiel la kriterion de la juĝado pri tiuj 7 pecoj, la difino estas tro abstrakta. Do ni devas utiligi nian legantan sperton, unue rigardas la prozon la artformo en la literaturo, ĝi parolas pri la siatempa kariero, momenta pensado, fragmento de travivaĵo, notoj de turismo, iuj vivkutimoj, moroj, rememoraĵoj de la aŭtoroj ktp...

 

    "Kiel ĝenro el la literaturaj verkoj, la proza lingvo devas esti flua, klara kaj esprimriĉa parolo, t.e. la lingvaĵo uzata de aŭtoro estas la beletra, sed ne frivola eĉ kun gramatikaj eraroj.

 

    "La enhavo de prozo, diference de novelo aŭ romano, ne estas fikciaĵo, sed vera, okazinta en la reala vivo. La enhavo de prozo ankaŭ devas esti interesa, kleriga al legantoj."

 

    Kompare kun la noveloj, iuj prozoj delokiĝis de la normala direkto. Verŝajne nia difino mem konfuzis verkistojn ekster Ĉinio.

 

    En la branĉo poezio, ne kiel la aliaj branĉoj, en kiuj ni publikigis ĉiujn kontribuaĵojn, ni ne aperigis ĉiujn pecojn ricevitajn, ĉar iuj estas sentaktaj kiel prozaĵoj kaj iuj, enhave nur sloganoj. Certe, niaj redaktoroj kaj juĝantoj preferas poemojn kun ritmo (almenaŭ ĉiu verso havu sian takton) kaj enhavo remaĉinda.

 

    Resuminte la opiniojn de la kvar juĝantoj Mao Zifu, Zhu Mingyi,Shi Chengtai kaj Hu Guopeng, kiuj tralegis ĉiujn publikitajn kontribuaĵon, ni donis la subajn rezultojn:

 

    Novelo:

 

    Unua premio:

 

    La hospitala salono de Lenke Szász el Romanio

 

    Dua premio:

 

    Burleskulo de Jakvo Schram el Belgio

 

    Kiam mi estis knabineto de Catherine Hel el Francio

 

    Tria premio:

 

    Aventuroj de kverko de Kees Ruig el Nederlando

 

    Viva rememoro de Jindřiška Drahotová el Ĉeĥio

 

    Danĝera lingvo de Berta Darkin el Pollando

 

    Prozo:

 

    Unua premio: ne aljuĝita

 

    Dua premio:

 

    La knabino de kataj okuloj de Viktoro Sole el Katalunio

 

    Paseo en Moskvo de Minosun el Ĉinio

 

    Tria premio:

 

    Pasigi Printenpan Feston de Nie Guobin el Ĉinio

 

    Filozofie: Lingvo kiel domo de Valentin Melnikov el Rusio

 

    Eraro bonkora de Fortego el Ĉinio

 

    Poemo:

 

    Unua premio: ne aljuĝita

 

    Dua premio:

 

    La patro, la filo, la azeno de Vizi László el Hungario

 

    La tero de Cindy Moon McKee el Usono

 

    Tria premio:

 

    Satano-Humuro de Ruben Feldman-Gonzalez el Usono

 

   La vojo de Dimitrije Diso Janičić el Serbujo

 

    Tagpenso de Catherine Hel el Francio

 

    Ĉi-jare El Popola Ĉinio preparas belajn librojn kiel premiojn, jen:

 

    Unua premio -- trivoluma romano Pilgrimado al la Okcidento,dua premio -- duvoluma romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento kaj tria premio -- ĉina klasika filozofia libro Dao De Jing de Laŭzi .

 

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments