El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio respondis demandojn de raportistoj pri riproĉo de Japanio kaj Usono al Ĉinio pro ĝia difino de aerdefenda identiga zono

| 2013-12-20
Bookmark and Share


Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio  

 

    La 18-an de decembro en la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, Hua Chunying, proparolanto de la ministerio, respondis demandojn de raportistoj pri tio, ke japana ĉefministro Shinzo Abe kaj ĉef-sekretario de la japana kabineto Suga Yoshihide riproĉis Ĉinion pro ĝia difino de la aerdefenda identiga zono, kaj pri tio, ke ŝtata sekretario de Usono John Forbes Kerry, diris, ke Usono ne konfesas la aerdefendan identigan zonon difinitan de Ĉinio super la Orienta Ĉina Maro, kiam li kaj filipina ministro pri eksteraj aferoj Albert del Rosario kune intervidiĝis kun raportistoj.

 

    Hua Chunying diris: "Mi volas averti rilatajn personojn, ke antaŭ ol fari komenton ili devas bone koni la koncepton pri aerdefenda identiga zono kaj almenaŭ scii, ke la aerdefenda identiga zono ne estas teritoria aerspaco nek malpermesita zono por flugado."

 

    Ŝi diris, ke pli ol 20 landoj en la mondo difinis aerdefendan identigan zonon. En la komenco de la pasinta jarcento Usono difinis aerdefendan identigan zonon kaj ankaŭ Japanio faris tion antaŭ pli ol 40 jaroj. La 23-an de novembro antaŭ kelkaj semajnoj Ĉinio difinis la aerdefendan identigan zonon super la Orienta Ĉina Maro. La ĉefa celo de la faro de Ĉinio estas por defendi. Aliaj landoj povas difini aerdefendan identigan zonon. Kial Ĉinio ne povas fari tion? Kie estas la universale akceptita vero? Kie estas egaleco de la ŝtata suvereneco?

 

    Ŝi diris: "Ni ĉiuj vidis, ke dum kelkaj semajnoj post difino de la aerdefenda identiga zono far Ĉinio la flugado kaj flugordo super la rilata aerspaco estas tute normalaj. La tiel nomata diro pri tio, ke la faro de Ĉinio kaŭzis streĉiĝon de la regiona situacio, estas absurdaĵo kaj konfuzo de vero kun malvero. Tiuj, kiuj faris la diron, havas kaŝitan intencon. Se ili vere zorgas pri la paco kaj stabileco de la regiono, ili devas objektive kaj juste trakti la agon de Ĉinio kaj ĉesigi krei malakordon."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments