El Popola Ĉinio>Pietro Fiocchi>

Esperanto kaj lingva politiko - intervjuo kun Michele Gazzola

| 2013-12-20
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    D-ro Michele Gazzola, itala esperantisto, estas diverstalenta fakulo. Lia kampo de akademia esplorado inkluzivas lingvan ekonomion, analizon kaj taksadon de lingvaj politikoj, lingvoplanadon, multlingvecon, publikan ekonomion kaj la taksadon de publikaj politikoj.

 

    Jen iuj konsideroj de Michele Gazzola pri lingvaj aferoj:

 


 D-ro Michele Gazzola 

 

    Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?

 

    Estis antaŭ multe da jaroj, dum la lerneja tempo, kiam mi havis pli malpli dek ses jarojn. Mi legis iom pri Esperanto hazarde en la manlibro de la angla lingvo, kiun mi havis en la lernejo. Mi ne sciis pri Esperanto. Poste mi hazarde trovis la sidejon de la loka grupo de Udine, Italio, kie mi naskiĝis. Mi estis scivolema lerni ĝin do mi komencis uzi ĝin dum internaciaj renkontiĝoj kaj de tiam mi ankoraŭ uzas la lingvon, eĉ hodiaŭ en Berlino mi tre ofte uzas EOn por mia laboro.

 

    Kio allogis vin?

 

    La ideo de EO kiel neŭtrala lingvo por neŭtrala kaj justa komunikado en la mondo. Due, la eblo vojaĝi en Eŭropo kaj konatiĝi kun gejunuloj estis kompreneble valora kialo.

 

    Pri via artikolo: "Che cos`e` una lingua franca?", do, kio estas neŭtrala lingvo kaj kiajn avantaĝojn ĝi oferas?

 

    Neŭtrala lingvo estas lingvo, kiu ne estas la gepatra lingvo de la homoj, kiuj en iu momento, en iu instanco, en iu organizaĵo interparolas per tiu lingvo. La germana lingvo povas esti neŭtrala lingvo inter ĉino kaj brazilano, kiuj interparolas, aŭ povas esti neŭtrala lingvo de organizo kiel Mercosur (Komuna Merkato de la Sudo - ekonomia kaj politika akordo inter iuj landoj de Suda Ameriko), sed la germana lingvo ne estas neŭtrala lingvo inter franco kaj germano, kiuj interparolas per tiu lingvo, ĉar ĝi ĝenerale donas avantaĝon al la denaska parolanto. Uzi neŭtralan lingvon estas kiel ludi piedpilkon en neŭtrala kampo.

 

    Neŭtrala lingvo estas helplingvo, kiu utilas se ĝi ne malaperigas aliajn lingvojn. Tio estas la plej grava afero. EO povas helpi administri, mastrumi lingvan diversecon kiel helplingvo, kiu aldonas sin al la lingvoj jam ekzistantaj.

 

    Konkrete en kiaj situacioj ia neŭtrala lingvo povus esti kaj efika kaj avantaĝa? Ĉu tian rolon povus havi Esperanto? Oni diskutas ĉu EO povus esti lingvo por la Eŭropa Unio aŭ por la internacia civila aviado, en la komenco de la dudeka jarcento iuj klopodis igi ĝin oficiala lingvo de la Ruĝa Kruco ktp.

 

    EO povas esti certe utila en internaciaj organizoj, sed mi ne kredas, ke ĝi povas esti identigilo de la popoloj. En la instancoj de Eŭropa Unio ĝi povas esti utila kiel pont-lingvo. Ekzemple en la Eŭropa Parlamento se oni devas traduki de la litova al la greka, kiam ne sufiĉe da interpretistoj haveblas, oni tradukas de la litova al pont-lingvo (ekz. la germana) sekve al la greka. Cetere, ekzistas projekto pri la enkonduko de Esperanto kiel ponta lingvo (aŭ relaisa lingvo), ĝi nomiĝas "projekto Neiĝbour". Se oni tradukus de iu lingvo al alia tra EO, kiu estas relative facile lernebla por ĉiuj, tio povus igi la sistemon eventuale iom pli malmultekosta.

 

    EO povas jam esti uzata en internacia aviado, oni devas aldoni kelkajn teknikajn vortojn. La lingvo, kiun oni uzas hodiaŭ en internacia aviado estas simpligita versio de la angla lingvo, fakte estas planita faka lingvo.

 

    Pri la Ruĝa Kruco, en la ĉefa sidejo en Ĝenevo certe neŭtrala lingvo kiel EO povus esti tre taŭga helplingvo, sed ĉiam dependas de la kunteksto, de la kialo de la komunikado. Por helpi homojn post tertremo en Haito, ekzemple, plej grave estas scipovi la kreolan kaj la francan.

 

    Kiajn barojn oni renkontas kiam oni klopodas enkonduki la uzadon de neŭtrala internacia lingvo en iajn organizojn, kiel ekzemple la EU aŭ similaj?

 

    Ĉefaj baroj estas antaŭjuĝoj, oni ofte diras EO ne havas kulturon, sed tio estas ĝuste unu el la avantaĝoj de EO, ĉar ĝi permesas al ĉiuj komuniki pere de lingvo, kiu ne havas nepre ligon al specifa kulturo. Cetere ne estas vere, ke EO tute ne havas kulturon.

 

    La dua kialo estas la manko de parolantoj kaj rimedoj por lerni la lingvon, tamen tio ne estas nesolvebla problemo. Sufiĉas investi en edukado kaj lernejo por instrui ĝin same kiel oni faris kun la angla lingvo en orienta Eŭropo post la falo de Sovetunio, kie ĝenerale oni instruis la rusan. Tie subite oni komencis instrui la anglan, komence estis malmulte da instruistoj, do generacio post generacio ili havis la tempon kaj forton por investi en lernejo kaj hodiaŭ la angla estas multe pli lernata ol la rusa, sed antaŭ dudek jaroj ne estis tiel.

 


D-ro Michele Gazzola en la Universitato dum leciono 

 

    La Asocio de la Sudorientaj Aziaj Nacioj, ASEAN (www.asean.org), kies devizo estas "unu vido, unu identeco, unu komunumo" uzas precipe kiel laboran lingvon la anglan, kiu, escepte de iuj kazoj en la regiono de la Organizo, fakte estas fremda al la identecoj kaj komunumoj de la ASEAN-landoj.

 

    Kiel tio influas la organizon?

 

    Laŭ mi, tio influas la elekton de la homoj, kiuj tie povas labori. La angla tie estas verŝajne lingva bariero, kiu ne permesas al homoj, kiuj ne lernis la anglan aŭ kiuj ne pasigis multe da tempo en Usono aŭ en Britio aŭ laboris por asocio, kiu estas ĉefe azia. Tio signifas, ke nur la riĉaj homoj verŝajne, kiuj havis la rimedojn studi eksterlande, havas la eblon labori kaj kompreni kion ASEAN faras.

 

    Se ni konsideras aliajn internaciajn organizojn, ekzemple la Eŭropa Parlamento havas tute alian sistemon, t.e. ĉiuj homoj, kiuj tie laboras, povas uzi sian gepatran lingvon, kiu sekve povas esti tradukita en aliajn lingvojn, ĉio estas certe pli malfermita kaj demokrata.

 

    Ĉu organizo kiel ASEAN povus eltiri avantaĝojn de la uzado de neŭtrala lingvo? Kiajn?

 

    ASEAN certe devus uzi pli da lingvoj. La retejo de la Asocio ekzistas nur en la angla kaj tio estas tute paradoksa, ĉar tio signifas, ke usonano aŭ eĉ novzelandano havas pli facilan alireblon al la enhavo de tiu retejo ol la civitanoj de Vjetnamujo aŭ kiuj verŝajne ne komprenas aŭ malbone komprenas la anglan. La retejo ŝajnas al mi elitisma instrumento de la registaroj, kiu ne estas alirebla por homoj, kiuj simple interesiĝas pri kio ASEAN faras. EO ankaŭ ĉikaze povus efiki kiel pont-lingvo.

 

    Ĉu laŭ vi estas realiste proponi neŭtralan internacian lingvon, ekz. Esperanton, kiel interkomunikilon inter Eŭropa Unio kaj Ĉinio?

 

    Neŭtrala lingvo povas helpi, tamen lingvo en si mem ne estas grava, gravas kion oni faras pere de lingvo. Kio estas grava en tiu ĉi kazo ne estas uzado de neŭtrala internacia lingvo ĝenerale, sed elekti lingvan politikon, kiu estas samtempe demokrata kaj justa, ene de Eŭropo kaj de Ĉinio.

 

    Bonaj lingvaj politikoj estas inkluzivaj, t.e. la homoj povas kompreni aferojn, kiuj estas por ili gravaj kaj necesaj. Neŭtrala lingvo, kiel EO, povas faciligi lingvan justecon kaj inkluzivecon.

 

    Kiamaniere vi sugestas la realigadon de tian projekton?

 

    La homoj devus konscii, ke EO estas ilo por antaŭenpuŝi lingvajn justecon kaj demokration. Se EO estus uzata por komuniki kun civitanoj, kiuj ne komprenas ĝin, mi estus kontraŭ tiu elekto. La homoj devas havi eblon uzi sian propran lingvon plej eble ofte. Tamen EO povas esti bona kaj utila ilo se la funkciuloj kiuj laboras en la instancoj uzus ĝin kiel neŭtralan lingvon ĉar ĝi donas avantaĵojn al neniu.

 

    EO ne devas anstataŭigi aliajn lingvojn sed nur helpi pli efikan kaj justan komunikadon, tiusence ankaŭ inter Eŭropo kaj Ĉinio.

 

    Gravaj estas tri aferoj konkrete: ke oni studu ĝin en la lernejoj, ke oni prezentu ĝin kiel modernan kaj funkciantan lingvon, ke oni uzu ĝin en la praktika vivo. Revuoj kiel El Popola Ĉinio donas tre trafan ekzemplon, ĉar ili permesas al la homoj uzadi, legi la lingvon kaj fari tiel ke ĝi estu viva kaj vivebla.

 

    Por pli da informoj pri Michele Gazzola kaj liaj sciencaj kontrubuoj bonvolu vidi: www.michelegazzola.com

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments