El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio konstruos Taishan-stacion en Antarktio

| 2013-12-20
Bookmark and Share


La ekspedicio ekironta 

 

    La 18an de decembro ekveturis du teamoj por landinterna esploro de la 30a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio -- la teamo de Taishan-stacio, kaj la teamo de la monto Grove. Interalie la teamo de Taishan-stacio iros al la regiono de princino Elizabeth, 522 km. for de Zhongshan-stacio, kaj konstruos Taishan-stacion.

 

    Taishan-stacio, 522 km. for de Zhongshan-stacio, 715 km. for de Kunlun-stacio kaj 85 km. for de regiono de la monto Grove, situas en la regiono de princino Elizabeth, sudorienta glacikupolo de Antarktio. Post multjara observado ĉinaj sciencistoj trovis, ke la regiono estas ebena kaj vasta kun malmulte da neĝaj montetoj. Ĝi deklive alfrontas al la okcidento, kaj tie regas la orienta vento, tial ĝi estas ideala loko por starigi stacion.

 

    "Taishan-stacio povas ludi la rolon kiel relajso de Kunlun-stacio, liveri al Kunlun-stacio loĝistikan garantion, kaj profundigi sciencajn esplorojn por Zhongshan-stacio; surbaze de Taishan-stacio oni povas fari pli multe da sciencaj esploroj en la regiono de la monto Grove," diris Liu Shunlin, estro de la ekspedicio al Antarktio.

 

    La somera esplor-stacio povos enteni maksimume 20 homojn, stoki materialojn, ripari veturilojn kaj ludi la rolon kiel azilo por kriza tempo, kaj subtenos aviadon kaj komunikadon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments