El Popola Ĉinio>头条新闻>

La surterigilo de la luna esplorilo Chang'e-3 kaj la aparato rondira sur la luno Yutu plenumis reciprokajn fotadojn

| 2013-12-23
Bookmark and Share


La panorama foto pri la surterigilo kun Kvin-stela Ruĝa Flago  

 

    La 22-an de decembro raportisto informiĝis el la Buroo de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, ke frumatene de tiu tago, sub la rego de scienc-esploristoj la surterigilo de la luna esplorilo Chang'e-3 kaj la aparato kiu rondiras sur la luno Yutu faris la 5-an reciprokan fotadon kaj unuafoje sendis la klaran panoraman foton pri la surterigilo kun Kvin-stela Ruĝa Flago. Per tio la surterigilo kaj la aparato plenumis la taskon de reciproka fotado. Poste la aparato Yutu "adiaŭis" la surterigilon, komencis la laboron pri testo de la surfaco de la luno kaj iros al pli malproksima zono por daŭre fari esploradon.

 

    Laŭ la informoj pri topografio de la luno fotitaj de la navigada fotilo, scienc-esploristoj pri spacflugado faris planon pri irad-vojo de Yutu. Laŭ la instrukcio sendita de la Pekina Centro por Aerspaca Kontrolado, la aparato Yutu iris de la loko D al la loko E por fari la lastan fotadon kun la surterigilo. Post sendado kaj traktado de donitaĵoj la fotoj pri la surterigilo kun Kvin-stela Ruĝa Flago kaj tiuj pri la aparato Yutu estis senditaj al la tero. Tio signifas, ke finiĝis la reciproka fotado de la surterigilo kaj la aparato Yutu.

 

    Laŭ plano de la projekto, la surterigilo de Chang'e-3 kaj la aparato Yutu faris kvin reciprokajn fotadojn. Ekde la 15-a de decembro post la komenco de la unua reciproka fotado, la aparato Yutu iradis ronde de la surterigilo kun interspaco de 60 gradoj kaj faris reciprokajn fotadojn en malsamaj anguloj kaj sendis multe da donitaĵo bildaj.

 

    Post reciproka fotado la surterigilo de Chang'e-3 kaj la aparato Yutu daŭre faros esploradon pri la surfaco de la luno kaj faros sciencan esploradon antaŭ veno de la unua nokto de la luno.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments