El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finalo de liberstila skiado en Pekino

| 2013-12-23
Bookmark and Share


Zhang Xin (meze), ĉampiono en la virina grupo 

 


Gerrits Travis (meze), ĉampiono en la vira grupo  

 

    En la 21a kaj la 22a de decembro en la Ĉina Nacia Stadiono, Pekino, okazis la Mond-Pokala Liberstila Skiado de FIS (Internacia Skiada Federacio).

 

    En la evento partoprenis pli ol 70 sportistoj el Kanado, Usono, Svislando, Aŭstralio, Ĉinio kaj aliaj landoj kaj regionoj. Ĝi estas ankaŭ konkurso por kvalifiko de la Sochi-aj Vintraj Olimpikoj. La konkurso estas elimina matĉo, kaj la plej antaŭaj 12 sportistoj estis kvalifikitaj por la finalo.

 

    La finalo havis tri raŭndojn. La unua raŭndo eliminis kvar sportistojn, kaj la dua plu kvar sportistojn, kaj en la tria raŭndo kvar sportistoj konkuris pri la ĉampioneco.

 

    Ĉina sportisto Zhang Xin ĉampioniĝis en la virina grupo, kaj Gerrits Travis el Kanado ricevis la viran ĉampionecon. Tri el la ĉina teamo atingis la finalon.

 

    La ĉina teamo iros al la Norda Ameriko fine de decembro por prepari sin en la Sochi-aj Vintraj Olimpikoj en la venonta februaro.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments