El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Unua Kunlaboro inter Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio(I)

| 2013-12-23
Bookmark and Share

    Post sia fondiĝo la Komunista Partio de Ĉinio energie laboris por antaŭenpuŝi la laboristan movadon kaj kolekti klasajn fortojn por meti politikajn kaj sociajn fundamentojn por la partia gvido super la ĉina revolucio; kaj samtempe ĝi komencis starigi kontakton kun Kuomintango por organizado de revolucia unuecfronto.

 

    Sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, de januaro de 1922 ĝis februaro de 1923 okazis pli ol 100 strikoj kun partopreno de pli ol 300,000 ĉinaj laboristoj, kaj tiel aperis la unua alta tajdo de la laborista movado de Ĉinio. En februaro de 1923 eksplodis la mondskua striko de la 7-a de februaro sur Pekino-Hankou-a Fervojo. La striko estis sange subpremita de militaristo Wu Peifu, tamen la heroismo de la laborista klaso kaj ĝiaj sufiĉe granda organizita forto kaj revolucia aktiveco montritaj en ĝia batalo skuis la tutan landon kaj multe levis la prestiĝon de la Komunista Partio de Ĉinio en la ĉina popolo. Kaj la sanga okazaĵo mem instruis al la Komunista Partio de Ĉinio, ke por renversi la regadon de imperiismo kaj la ĉina reakciularo, la laborista klaso devas establi, kune kun la kamparanaro, etburĝaro kaj nacia burĝaro, vastan kontraŭimperiisman kaj kontraŭfeŭdisman nacian unuecfronton.

 

    Ĉar la de Sun Jatsen gvidata Kuomintango estis kompleksa en konsisto kaj malkompakta en organizo, multaj el ĝiaj membroj kapitulacis al la imperiistoj kaj nordaj militaristoj post la malvenko de la Revolucio de 1911. La sekto kun Sun Jatsen ĉe la kapo persistis en la naciisma starpunkto kaj staris kontraŭ la registaro de la nordaj militaristoj. Tamen la batalo gvidata de li suferis sinsekvajn malvenkojn pro manko de ĝusta revolucia vojo.

 

    Post la malvenko de la unuafoja defendo de la Konstitucio [Noto 1] en junio de 1918, Sun Jatsen forlasis Kantonon kaj venis al Ŝanhajo. Lin inspiris la venko de la Oktobra Revolucio kaj lin tuŝis la Movado de la 4-a de Majo. Tiam li sentis la forton de la popolo kaj alinomis, en oktobro de 1919, la Ĉinan Revolucian Partion la Ĉina Kuomintango. Sed tiu ŝanĝo ne povis havigi novan vivon al tiu malkompakta politika organizo. Sun Jatsen trovis nenian rimedon por batali kontraŭ la militaristoj, kiuj havis potencan armitan forton kaj solidan bazon de feŭda socio.

 

    Dum la Milito inter Zhili- kaj Anhui-klikoj [Noto 2] en oktobro de 1920 Chen Jiongming kaj aliaj elpelis el Guangdong-provinco la militaristojn de Guangxi-kliko, kaj la armeanoj kaj la popolanoj de Guangdong volis revenigi Sun Jatsen. Komence de 1921, Sun revenis al Kantono, enoficiĝis kiel speciala prezidanto kaj komencis la duafojan defendon de la Konstitucio. Li starigis stabojn en Guilin kaj Shaoguan kaj aktive faris preparojn por norden-ekspedicio. Sed instigate de la imperiistoj kaj la militaristoj de Zhili-kliko, Chen Jiongming bombardis la oficejon de la prezidanto en vespero de la 16-a de junio, 1922, kaj per tio montris sian publikan perfidon kontraŭ Sun Jatsen. Sun fuĝis alivestita en la militŝipon Chuyu ankritan ĉe Bai'etan. La sekvantan frumatenon li kaj lia edzino Song Qingling kune ascendis la militŝipon Yongfeng por kontraŭataki la ribelulojn. La 9-an de aŭgusto li devigite forlasis Kantonon pro manko de helptrupoj kaj veturis al Ŝanhajo.

 

    Post la perfido de Chen Jiongming, Sun Jatsen ekkonsciis, ke estas neirebla la vojo ataki unu militariston per alia kaj oni devas serĉi novan revolucian forton kaj vojon. Sed kio estas nova forto kaj kie troviĝas nova vojo? Li dronis en ĉagreno kaj hezito. Kaj en tiu tempo li akiris helpon de la Komunista Partio de Ĉinio.

 

    La ĉinaj komunistoj donis grandan atenton al la revoluciaj aktivecoj de Sun Jatsen. Jam en la fino de 1921 Li Dazhao rekomendis Maring, reprezentanton el la Komunista Internacio, pere de Lin Boqu al Sun Jatsen kaj Maring vizitis lin en Guilin de Guangxi, kaj prezentis al li proponon starigi politikan partion unuiĝantan kun la revoluciaj klasoj, precipe kun la laboristaj kaj kamparanaj amasoj, kaj fondi oficiran lernejon. La retiriĝo de Sun Jatsen al Ŝanhajo koincidis kun la publikigo de "La Unua Opinio pri la Aktuala Situacio" kaj la "Deklaracio de la Dua Kongreso" fare de la Komunista Partio de Ĉinio. La du dokumentoj analizis la tiaman situacion enlandan kaj internacian kaj la politikan kaj ekonomian staton de la ĉina socio kaj montris, ke la malpacoj en Ĉinio fontas el la imperiistoj kaj la feŭdaj militaristoj. La dokumentoj elmetis la bazan taskon de la revolucio — elimini la internajn militojn, faligi la militaristojn, starigi enlandan pacon, fini la subpremadon de la internacia imperiismo, efektivigi plenan sendependiĝon de la ĉina nacio kaj unuigi Ĉinion en veran demokratian respublikon. Ĝi montris ĝustan vojon por la emancipiĝo de la ĉina popolo. La dokumentoj ankaŭ eksplicite prezentis la opinion pri establo de unuecfronto kun Kuomintango sub la gvido de Sun Jatsen. La Dua Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio aparte faris la rezolucion pri demokratia unuecfronto. Ĉio ĉi havigis al la ĉagreniĝinta kaj hezitanta Sun Jatsen klaran konon pri la perspektivo de la revolucio kaj komprenigis al li, ke estas tute ĝusta la kontraŭimperiisma kaj kontraŭfeŭdisma revolucia slogano de la Komunista Partio de Ĉinio.

 


En oktobro de 1923, Sun Jatsen kunvokis kunvenon por reorganizi Kuomintangon. La foto montras ke li (dekstre fronte) kaj Li Dazhao (maldekstre fronte) iras el la kunvenejo.

 

    En la dua tagdeko de aŭgusto, 1922, la Komunista Partio de Ĉinio kunvokis specialan kunvenon sur la Okcidenta Lago de Hangzhou, en kiu estis pridiskutata la problemo kiel kunlabori kun Kuomintango. La kunveno decidis, ke komunistoj povas aliĝi individue al Kuomintango, kaj postulis, ke ĝi sin reorganizu. Post la kunveno Li Dazhao vizitis Sun Jatsen en Ŝanhajo, laŭ la decido de la Partio. Ili diskutis pri la problemo kiel vigligi Kuomintangon por prosperigi Ĉinion kaj pri aliĝo de komunistoj al Kuomintango.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments