El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

La Unua Kunlaboro inter Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio(II)

| 2013-12-24
Bookmark and Share


K-do Zhou Enlai, direktoro de la politika departemento de la Huangpu-a Oficira Lernejo 

 

    En la sama tempo reprezentanto de la sovetia registaro A. Joffe venis de Pekino al Ŝanhajo. Akompanate de Li Dazhao kaj Lin Boqu, li interparolis kun Sun Jatsen por ses tagoj kaj pluapaŝe interkonsiliĝis pri reorganizado de Kuomintango, fondo de revolucia armeo kaj helpo de Sovetunio al la ĉina revolucio. Por eviti ĝenadon kaj subfosadon de imperiistoj kaj reakciuloj, Sun Jatsen sendis Liao Zhongkai kaj A. Joffe al Japanio, ke ili daŭrigu la interparoladon. En la unua tagdeko de septembro, 1922, Sun Jatsen kunvokis kunvenon pri la plano de reorganizado de Kuomintango ĉeestitan ankaŭ de komunistoj. En januaro de 1923 Liao Zhongkai kaj A. Joffe revenis al Ŝanhajo. Sun Jatsen intervidiĝis kun ili, kaj je la 26-a de la sama monato publikiĝis la kuna deklaro de Sun Jatsen kaj A. Joffe. De tiam granda ŝanĝo okazis al la penso de Sun Jatsen.

 

    En tiu tempo Chen Jiongming estis elpelita el Kantono, kaj Sun Jatsen rekonstruigis en februaro sian oficejon de generalisimo. En Kantono, krom aktive fari preparan laboron por reorganizi Kuomintangon, li ankaŭ sendis militan delegacion al Sovetunio por esploro kaj invitis sovetiajn politikajn kaj militajn konsilantojn al Kantono por helpi Ĉinion en ĝia revolucio.

 

    Por diskuti kaj decidi la politikon pri unuecfronto, la Komunista Partio de Ĉinio kunvokis en Kantono, en junio de 1923, sian Trian Tutlandan Kongreson, kiun ĉeestis Li Dazhao, Mao Zedong, Qu Qiubai, Cai Hesen kaj aliaj 26 komunistoj. Post akra diskutado la kongreso aprobis la "Rezolucion pri la Nacia Movado kaj Problemo de Kuomintango" kaj oficiale decidis kunlaboron kun Kuomintango kaj aliĝon de komunistoj al Kuomintango kiel individuoj. La rezolucio montris, ke en la kunlaboro inter la du partioj la komunistoj devas firme teni siajn proprajn vidpunktojn en politiko kaj samtempe sian sendependecon en organizo.

 

    En oktobro de 1923 Sun Jatsen kunvokis kunvenon por reorganizi Kuomintangon kaj establis provizoran centran plenuman komitaton kun partopreno de komunistoj. En novembro publikiĝis deklaracio pri reorganizado kaj projekto de la partia programo. La 20-an de januaro, 1924 la Ĉina Kuomintango kunvokis sian Unuan Tutlandan Kongreson en Kantono. Ĝin ĉeestis 156 reprezentantoj, inkluzive komunistojn Li Dazhao, Tan Pingshan, Lin Boqu, Mao Zedong kaj Qu Qiubai, kiuj estis senditaj aŭ elektitaj kiel reprezentantoj. Li Dazhao estis elektita kiel membro de la prezidantaro.

 

    La reorganiza laboro de Sun Jatsen ĉiam estis malhelpata kaj subfosata de la kuomintangaj dekstruloj. En la kongreso la kuomintangaj dekstruloj intencis detrui lian politikon pri alianco kun Rusio kaj kunlaboro kun la Komunista Partio de Ĉinio, sed dank' al la subteno de Liao Zhongkai kaj aliaj kuomintangaj maldekstruloj kaj la helpo de la ĉina komunisto Li Dazhao kaj la sovetia konsilanto M. M. Borodin, la kongreso atingis plenan sukceson. La kongreso aprobis la "Deklaracion de la Unua Tutlanda Kongreso de la Ĉina Kuomintango", akceptis la politikan proponon de la Komunista Partio de Ĉinio pri batalo kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo, reinterpretis la Tri Popolajn Principojn de Sun Jatsen kaj adoptis la politikon pri alianco kun Rusio, kunlaboro kun la Komunista Partio de Ĉinio kaj helpo al la laboristoj kaj kamparanoj. La kongreso ankaŭ aprobis la decidon akcepti en Kuomintangon komunistojn kaj membrojn de la Socialisma Junulara Ligo kiel individuajn membrojn. Krom Liao Zhongkai kaj aliaj kuomintanganoj, ankaŭ komunistoj Li Dazhao, Mao Zedong, Qu Qiubai, Lin Boqu kaj aliaj estis nove elektitaj kiel membroj aŭ alternaj membroj de la Centra Plenuma Komitato de Kuomintango. Tiu kongreso markis la stariĝon de la unua kunlaboro inter Kuomintango kaj la Komunista Partio kaj la formiĝon de la revolucia unuecfronto de la du partioj.

 

    Jam dum la unua kongreso de Kuomintango, Sun Jatsen komisiis al Liao Zhongkai kaj Deng Yanda fari preparon por fondi oficiran lernejon, difinis Huangpu kiel sidejon de la lernejo kaj starigis ĉe Nanti de Kantono preparan oficejon por tio. Ciang Kajŝek estis unu el la ĉefaj respondeculoj pri fondo de la oficira lernejo, sed li restis en Ŝanhajo je ia preteksto. Liao Zhongkai plurfoje telegrafis al li por urĝi lin reveni al Kantono, kaj la lasta faris tion nur post la fondiĝo de la lernejo. Dank' al la klopodado de Liao Zhongkai kaj ĉinaj komunistoj, fondiĝis en majo la Huangpu-a Oficira Lernejo, kiu neniam antaŭe aperis en la ĉina revolucia historio. La Komunista Partio de Ĉinio sendis multajn el siaj anoj kaj membroj de la Socialisma Junulara Ligo al la lernejo por lerni kaj ankaŭ Zhou Enlai, Ye Jianying, Yun Daiying, Xiao Chunu, Nie Rongzhen kaj aliajn kamaradojn por labori. Zhou Enlai prenis sur sin gravan oficon de direktoro de la politika departemento kaj faris sian kontribuon al la konstruado de la lernejo.

 

    Post starigo de la kunlaboro inter la du partioj, la granda revolucia movado de la ĉina popolo disvolviĝis rapide en senprecedenca skalo. La ĉina laborista movado antaŭenruliĝis impete, kaj la kamparana movado vigle disvolviĝis. La revolucia registaro de Guangdong subpremis la reakcian armitan organizon de komercistoj kaj la kontraŭrevolucian ribelon de Yang Ximin kaj Liu Zhenhuan [Noto 3] kaj komencis la unuan orientenekspedicion kontraŭ Chen Jiongming. En julio de 1925 la Guangdong-a Registaro alinomiĝis la Nacia Registaro kaj fondis la Nacian Revolucian Armeon kun lernantoj de la Huangpu-a Oficira Lernejo kiel spino. En oktobro la Nacia Revolucia Armeo faris la duan orientenekspedicion, ekstermis la militaristojn en Guangdong kun Chen Jiongming kiel ĉefo, unuigis kaj firmigis la revolucian bazlokon de Guangdong kaj pavimis la vojon por la venko de la sekvanta nordenekspedicio.

 


Lernantoj de la Huangpu-a Oficira Lernejo en la periodo de kunlaboro inter Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

    --------------------------------------------------------------------------------

 

    [Noto1]

 

    En 1911 Sun Jatsen publikigis la "Provizoran Konstitucion de la Respubliko de Ĉinio" kun karaktero de burĝa konstitucio, kiu temis ĉefe pri kabineta sistemo kaj parlamenta elektado. Poste ĝi estis ŝirita de la nordaj militaristoj. Sun Jatsean alvokis en Guangdong defendon de la Konstitucio por stari kontraŭ la politika potenco de la nordaj militaristoj.

 

    [Noto 2]

 

    La nomita milito estis lukto inter du grupoj de la nordaj militaristoj. Zhili-kliko reprezentis la fortojn de Britio kaj Usono, kaj Anhui-kliko tiujn de Japanio. Post kiam Sun Jatsen komencis defendon de la Konstitucio en septembro de 1917, Anhui-kliko pledis por milito kun Sun, sed Zhili-kliko por paco kun li. En 1920 okazis milito inter la du klikoj, kiu finiĝis per malvenko de Anhui-kliko.

 

    [Noto 3]

 

    En la tria tagdeko de majo, 1925, Yang Ximin kaj Liu Zhen-huan, Yunnan-Guangxi-aj militaristoj postenantaj en la regiono de Kantono, ekribelis subtenate de la brita imperiismo kaj la registaro de Duan Oirui. Kaj la ribelo estis subpremita de la revolucia armeo en la dua tagdeko de junio tiujare.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments