Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

108 japanoj rakontas pri kialoj por plu restadi en Ĉinio (I)

| 2013-12-24
Bookmark and Share

de YUE FEIFEI

 


S-ro Oikawa Kohji intervjuata 

 

    Oikawa Kohji instruas la japanan lingvon en la Universitato Tsinghua kaj la Pekina Universitato. En septembro de la pasinta jaro la tiama japana ĉefministro Noda Yoshihiko deklaris "ŝtatigon" de Diaoyu-insularo. Post tio, kiam li prenis taksion en Pekino kaj anoncis al ŝoforo sian ŝtatanecon, preskaŭ ĉiu ŝoforo elmetis al li la saman demandon: "Vi diru, ĉu Diaoyu-insularo estas ĉina aŭ japana?" Multfoje demandite pri tio, kiam li entaksiiĝis, li la unua diris memmoke al ŝoforo: "Mi estas japana diablo." Aŭdinte tion la ŝoforo ne plu demandis lin pri la afero.

 


La kovrilo de la libro "108 japanoj: kialoj por plu resti en Ĉinio" 

 

    Dum la pasinta jaro ekde de septembro de 2012 preskaŭ ĉiuj japanoj, kiuj vivis en Ĉinio, havis similajn travivaĵojn. Malgraŭ tio ili faris decidon daŭre labori kaj vivi en la lando. Per la eldono de libro 108 japanoj inkluzive de Oikawa Kohji eldiris siajn kialojn por plu resti en Ĉinio. La libro ricevis la titolon: "108 japanoj en Ĉinio: kialoj por plu resti en Ĉinio". Post sia unua apero en Japanio fine de aŭgusto ĝi estis dufoje represita. Ĝia vendokvanto iam okupis la unuan lokon inter la libroj pri diplomatio kaj internaciaj aferoj venditaj en la retejo Amazon.com en Japanio.

  

    Kial ili eldonis la libron?

 

    Leginte la libron japanoj trovos, ke ilia kono pri Ĉinio estas tre malgranda. La redaktoroj kaj aŭtoroj de la libro esperas, ke la libro helpos al haltigo de la senĉesa malboniĝo de la dulandaj interrilatoj.

 

    108 japanoj rakontas pri vera Ĉinio

 


Sato Ai, unu el la aŭtoroj, kaj ŝia filo 

 

    Haraguchi Junko, kiu mem longtempe vivas en Ĉinio, estas unu el la respondecaj redaktoroj de la libro kaj ĝia ĉefa iniciatinto. Ŝi diris al raportisto de la ĵurnalo Beijing Qingnian (Pekina Junularo), ke la 108 japanoj vivas en 18 urboj de Ĉinio kaj havas malsamajn okupojn. Inter ili estas komercistoj, dommastrinoj, studentoj, artistoj, fotistoj, aktoroj, suŝi-kuiristoj kaj instruistoj de la japana lingvo. Multaj el ili vivas en Ĉinio dekkelkajn aŭ eĉ kelkdek jarojn.

 

    La libro estis eldonita de la japana eldonejo Hankyu Communications kaj ekvendiĝis en Japanio en la 30-a de aŭgusto. Parolante pri la motivo eldoni la libron Haraguchi Junko diris, ke kiam ŝi babilis kun aliaj du respondecaj redaktoroj de la libro komence de aprilo de la kuranta jaro, ili ĉiuj havis la opinion, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio senĉese malboniĝas, kaj estas necese informiĝi pri veraj spertoj kaj impresoj de japanoj, kiuj vivas en Ĉinio. Do ili komencis peti rilatajn personojn verki artikolojn por la libro. "Ili afable akceptis nian peton," diris Haraguchi Junko.

 

    La japana ĵurnalo Asahi Shimbun raportis, ke Haraguchi Junko esperas konigi al pli multaj japanoj diversajn flankojn de Ĉinio kaj ŝanĝi la nunan atmosferon en Japanio pli kaj pli malamikan al Ĉinio.

 

    La titolo de la libro "108 japanoj en Ĉinio: kialoj por plu resti en Ĉinio" estis decidita post la ricevo de la verkaĵoj de la 108 aŭtoroj ĉar ili ĉiuj sen ia antaŭa interkonsento pli-malpli tuŝis ĝuste tiun temon.

 

    "Gardu sin por ne esti mortbatita de ĉinoj"

 

    Leginte la libron oni trovos, ke tiuj aŭtoroj, kiuj longtempe vivas en Ĉinio kaj havas bonan konon pri la lando, ĝenerale opinias, ke multaj raportoj de japanaj amaskomunikiloj pri la sinteno kaj konduto de ĉinoj ne estas sufiĉe kompletaj kaj objektivaj. Kiam la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio daŭre malboniĝis, ili nur faris negativajn raportojn.

 

    Oikawa Kohji, unu el la aŭtoroj de la libro, donis ekzemplon. La deklaro pri "ŝtatigo" de Diaoyu-insularo fare de la siatempa japana ĉefministro Noda Yoshihiko estigis protestojn de ĉinoj en septembro de la pasinta jaro. Tiam japanaj amaskomunikiloj ripete dissendis scenojn pri tio, ke ĉinoj detruas aŭtojn produktitajn de Japanio kaj vendejojn de japanaj produktaĵoj. Tio multe maltrankviligis liajn fratinojn, parencojn kaj geamikojn. Ili telefonis al li dirante, ke li "sin gardu por ne esti mortbatita de ĉinoj". Oikawa Kohji diris: "Fakte, nenian tian danĝeron mi renkontis."

 


Yamamoto Tatsuo (meze) faras prelegon sub la titolo "Fondo de ĉina interreta kompanio" en privata universitato de Japanio. 

 

    Ankaŭ Yamamoto Tatsuo, kiu laboras en iu reklamo-kompanio de Ĉinio, estas unu el la aŭtoroj. Li diris al la raportisto de la ĵurnalo Beijing Qingnian, ke raportoj de japanaj amaskomunikiloj donis al liaj familianoj impreson, ke protestaj manifestacioj okazas tra la tuta Ĉinio. Li diris, ke laŭ lia kompreno japanoj ĉirkaŭ li absolute ne esperas, ke Japanio militos kun Ĉinio, sed japanaj amaskomunikiloj donis al li impreson, ke la sinteno de la japana registaro estas tro senkompromisa.

 

    Antaŭ nelonge li legis artikolon el japana amaskomunikilo kun la enhavo, ke 70% de japanaj entreprenoj en Ĉinio esperas resti en Ĉinio por komercado. Tamen la artikolo titoliĝis: 30% de japanaj kompanioj ne volas resti en Ĉinio. "Rigardante unu saman aferon el malsamaj vidanguloj oni povas havi malsamajn konkludojn kaj sentojn," diris Yamamoto Tatsuo.

 

    Paroli pozitive pri Ĉinio bezonas kuraĝon, tamen la libro absolute ne estas "laŭda kanto por Ĉinio"

 

    Yamamoto Tatsuo diris, ke tre malmultaj japanoj havas sperton vivi en Ĉinio, kaj pro tio la ideoj de la 108 aŭtoroj ne povas havi grandan influpovon en la japana socio. Ŝajnas al Yamamoto Tatsuo, ke oni bezonis kuraĝon por eldoni la libron. Fakte post ĝia eldono Haraguchi Junko devas elteni nemalgrandan premforton el la publika opinio. Iuj dekstremuloj riproĉas ŝian motivon eldoni la libron.

 


Haraguchi Junko  

 

    Parolante pri la vendokvanto de la libro Junko Haraguchi diris, ke pli ol duon-monaton post la ekvendado de la libro en Japanio ĝia vendokvanto estis en la unua loko de la libroj pri diplomatio kaj internaciaj aferoj venditaj en la retejo Amazon.com en Japanio kaj en la 24-a loko de ĉiuspecaj libroj venditaj en la retejo. Nun la libro estis represita dufoje.

 

    Oikawa Kohji diris, ke leginte la libron japanoj trovos, ke ilia kono pri Ĉinio estas vere malgranda. La redaktoroj kaj aŭtoroj de la libro esperas, ke la libro haltigos la senĉesan malboniĝon de la dulandaj interrilatoj.

 

    Kompreneble la libro absolute ne estas "laŭda kanto por Ĉinio" kantata de la 108 japanoj. Sur ĝia kovrilo legeblas akraj vortoj, kiaj "ŝtatigo de Senkaku-insularo" (ĉine Diaoyu), "manifestacioj kontraŭ Japanio" kaj "pm2.5" (partikla materio kies diametro estas malpli ol 2.5 mikronoj aŭ egalas 2.5 mikronojn). En la libro estas bildoj pri mallumaj flankoj de Ĉinio. En siaj verkaĵoj la 108 aŭtoroj elverŝas siajn malkomprenojn kaj plendojn pri Ĉinio kaj ĉinoj, kaj rakontas pri siaj malagrablaj spertoj dum la vivo en Ĉinio post la deklaro de la japana registaro pri la "ŝtatigo" de Diaoyu-insularo en septembro 2012. Ĝiaj lastaj du paĝoj estas okupitaj de scenoj pri siatempa batalo kontraŭ japanaj agresantoj aperintaj en ĉinaj televidaj filmoj. La supre menciitaj pozitivaj kaj negativaj impresoj konsistigas veran Ĉinion en la okuloj de japanoj vivantaj en la lando. Ankaŭ tio estas unu el la kialoj de ĝia bona vendado en Japanio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments