El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina esplor-ŝipo Xuelong komencis vojaĝon ĉirkaŭ Antarktio

| 2013-12-24
Bookmark and Share


Xuelong proksime al la regiono de flosanta glacio 

 


Xuelong en Artarktio  

 

    La 22an de decembro sub la gvido de la glaci-mapo liverita de la Ĉina Nacia Mar-media Prognoz-Centro kaj la Pekina Instruista Universitato, la ĉina esplor-ŝipo Xuelong veturis orienten je 65 gradoj de la suda latitudo kaj laŭlonge de limoj de la regiono de flosanta glacio. Tio estas la unuafoja rondira ekspedicio en la historio de la esploro pri poluso far Ĉinio.

 

    En la 19-a de decembro Xuelong forlasis la regionon apud Zhongshan-stacio, kaj poste ĝi ĉiam batalis kontraŭ dikaj flosantaj glacioj en la golfo Prydz. Ĝi kuris kun la rapido de nur kvar nodoj. La ŝip-korpo premis gigantajn glaciojn kaj ofte eligis sonon de glaci-rompiĝo.

 

    Liu Shunlin, ĉefo de la ekspedicio, kiu 30 fojojn iris al Antarktio, diris, ke Ĉinio unuafoje faras tiun rondiran vojaĝon, kaj ĝia celo estas preparo por starigi stacion en Viktoria kaj transporti materialojn al Changcheng-stacio.

 

    En la komenco de la jaro 2014 Xuelong atingos la regionon Victoria, haltos kaj laboros ok tagojn en la proksima maro. Poste ĝi iros al Ushuaia, Argentino por proviantado, kaj veturos plu al Changcheng-stacio tra la pasejo Drake. Ĉe Changcheng-stacio ĝi restos unu semajnon kaj denove vojaĝos orienten ĝis Zhongshan-stacio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments