El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 16-a eskorta ŝiparo de la Ĉina Mararmeo komencis sole plenumi eskortan taskon

| 2013-12-25
Bookmark and Share


Oficiroj kaj soldatoj de la 15-a eskorta ŝiparo de la Ĉina Mararmeo adiaŭas tiujn de la 16-a eskorta ŝiparo. 

 


La 15-a kaj la 16-a eskortaj ŝiparoj de la Ĉina Mararmeo dise navigas en la golfo Adena.  

 

    Tagmeze de la 22-a de decembro laŭ la loka tempo la 15-a kaj la 16-a eskortaj ŝiparoj de la Ĉina Mararmeo disiĝis en la golfo Adena. La 16-a eskorta ŝiparo komencis sole plenumi eskortan taskon kaj la 15-a veturis de la golfo Adena al aliaj lokoj por vizitado.

 

    Post navigado de du tag-noktoj la 15-a kaj la 16-a eskortaj ŝiparoj de la Ĉina Mararmeo renkontiĝis en okcidenta marareo de la golfo Adena. Post kuna plenumo de la 667-a eskorta tasko la du eskortaj ŝiparoj okazigis ceremonion de disa veturado.

 

    Ĝis la 22-a de decembro la Ĉina Mararmeo plenumis 667 eskortajn taskojn kaj donis protektadon al 5 463 komercaj ŝipoj ĉinaj kaj alilandaj. La 15-a eskorta ŝiparo plenumis 46 eskortajn taskojn kaj donis protektadon al 181 komercaj ŝipoj ĉinaj kaj alilandaj kaj al unu ŝipo de la Monda Nutraĵa Programo de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    La 23-an de decembro laŭ la loka tempo la 16-a eskorta ŝiparo komencis sole plenumi la 668-a eskortan taskon. Ĝi eskortas komercajn ŝipojn, kiuj laŭplane atingos la celatan marareon en la 25-a de decembro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments