El Popola Ĉinio>头条新闻>

La plej rapida vagonaro atingos Pekinon

| 2013-12-25
Bookmark and Share


La vagonaro kun la lokomotivo CRH380BL

 

    La 23-an de decembro oni eksciis, ke en la 28-a de la kuranta monato la plej rapida vagonaro G530 kun la plej granda rapideco en la mondo ekveturos de Guilin, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio, al Pekino, ĉefurbo de la lando. La lokomotivo CRH380BL funkcias kiel la povo de la trajno en granda rapideco. Tio signifas ke Guangxi baldaŭ eniĝos en la "klubon de trajno en granda rapideco" de la tuta lando kaj estos kunligita per la pekin-kantona fervoja arterio.

 

    La lokomotivo CRH380BL havas al si la plej grandan rapidecon je 487.3 kilometroj ĉiuhore en la provo okazinta de la 9-a de januaro de 2011. La ekveturonta trajno havas 16 vagonojn kun entena povo de 1 053 homoj. La 1-a kaj la 16-a vagonoj estas porkomercaj, kaj en la 5-a estas sidejoj por handikapuloj.

 

    La lokomotivo povas sinrapidigi de la lanĉo ĝis la rapideco de 380 kilometroj hore nur en malpli ol 7 minutoj; kiam la veturanta rapideco atingos 380 kilometrojn hore, ĝi povas ankoraŭ sin plirapidigi je 10 porcentoj; ĝi povas precize regi sian povon en ĉiu situacio.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments