El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Salutmesaĝo de s-ro LEE Jungkee al la 32-a KS

| 2013-12-25
Bookmark and Share

    Kara gejunuloj,

 

    Okaze de la 32-a Komuna Seminario inter Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamaj junularoj, mi kore gratulas vian renkontiĝon nome de UEA.

 

    Persone, antaŭ 32 jaroj kiam mi estis junulo kiel vi, mi partoprenis en la 1-a KS, kiu okazis en Koreio.

 

    Jam la historio de KS pasis 32 jaroj de tiam, kiam ĝi okazis unuafoje.

 

    Mi alte taksas la klopodon de aziaj gejunuloj, kiuj senpaŭze daŭrigis la okazaĵon senpaŭze.

 

    Tra tiu ĉi seminario, vi povos trovi novan vojon por azia junulara movado kaj vi havos solidarecon kiel junaj gvidantoj en Azio.

 

    Esperante vian fruktplenan seminarion, mi atendos enhavriĉan raportaĵon post la seminario. Sukcesojn al vi, junaj zamenhofidoj!

 

Samideane via,

LEE Jungkee

(estrarano de UEA pri azia movado)

 

Redaktoro: Xiu Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments