El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 32-a KS okazis en Ĉinio (II)

| 2013-12-25
Bookmark and Share


Sinjoro Zhou Wenzhang, la ĉina kaligrafo kaj eksa vicestro de la Ĉina Ŝtata Instituto pri Administracio.  

 

    Posttagmeze de la 21-a de decembro estas pli malstreĉa tempo por libere fari prelegojn, diskutojn kaj montriĝojn. Eble pro tio, ke la ĉeestantoj jam akiris la komunan konsenton, la junaj esperantistoj aŭ kunsidis en la E-kurso okazigita de sinjoro Usui Hiroyuki, aŭ daŭrigis sian prolegon.

 

    Arase Sayuki, el la Japana Esperanto-Junularo (JEJ), prezentis la ŝanĝojn de la membroj de sia asocio. Ili pro partopreno en Esperantaj aktivadoj fariĝis pli aktivemaj kaj volonte sin dediĉis al la afero.

 

    Suno, vicprezidanto de la Korea Esperanto-Junularo (KEJ), klarigis la novan politikon de KEJ. Li donis ekzemplojn pri ĉi-printempa promenado en la tradicia palaco de Seulo kaj menciis la klopodojn faritajn de la membroj.

 

    Flama (Nguyen Thi Phuong), estro de la Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO), klarigis kaj diskonigis pri la 2-a Somera Renkontiĝo okazonta en Hanojo en 2014. Pri tio ŝi diris, ke la vjetnamaj junuloj bonvenigos alilandajn gastojn.

 


En la kurso de sinjoro Usui Hiroyuki por la E-komencantoj

 

    Pradip Ghimire, nepala esperantisto, diris, kvankam al la nepalaj junuloj mankas interreto, libroj kaj ŝancoj por paroli Esperanton, tamen ili persiste lernis la lingvon kaj multe kontribuis al disvolviĝo de la asocio. Ili sukcese okazigis internaciajn himalajajn renkontiĝojn. Oni eĉ enmetos kelkajn programerojn turismajn en la liston por la venonta jaro. Estas atendeble, ke la E-movado pli kaj pli bone kreskos en tiu lando.

 


Pradip Ghimire parolas kun Sinjoro Nan Youli, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA). 

 

    Post mallonga ripozo Xiong Shan, el ĈRI, prezentas la programerojn de ĈRI. Michael Boris Mandirola klarigis la laborplanon de TEJO kaj surloke varbis junulojn por aliĝado al la organizo. Li per diversaj ludoj igis ĉeestantojn pli multe sciis la ideon, celon kaj detalajn informojn de TEJO. La multiĝo de la aliĝiloj de la partoprenantoj evidente atestas lian sukeceson.

 


Ĉu ekzamenas? Aŭ ludas? Ili kunigas la paperpecojn pri demandoj kaj respondoj de TEJO donitajn de Michael Boris. 

 


Amuza vespero estas scenejo por ĉiuj.

 


Ĥoro en la vespero

 


Kantado de koreaj junuloj

 

    En la mirinda amuza vespero la partoprenantoj kantis, dancis aŭ ludis.

 


Korea kantistino kaj japana ludanto 

 

    La 22-an de decembro komenciĝis la lastaj programeroj por la nova tago. La partoprenantoj vizitis al la Internacia Profesia Lernejo kaj spektis kaj lernis la tradician kuirarton de Ĉinio. Ili kun granda intereso kolektiĝis antaŭ la fornoj kaj tute koncentriĝis al la spektado kaj lernado pri la tradicia kuirarto de "Kongbao-kokaĵo". Sekve, la "lernintoj" komencis sian provon antaŭ aliaj kelkaj fornoj, ili tranĉis, kirlis, gustigis kaj fritis. Iliaj fruktoj finfine aperis post ĉirkaŭ duonhora mallerta preparado. Michael Boris gustumis ĉiujn pladojn, kaj opiniis, ke ili estas sukcesaj kun diversaj gustoj kvankam ili estis kuiritaj laŭ tute sama procezo.

 


Prove tranĉu. 

 

    Sekvas la lerno (por plejpartaj homoj tio estas ludo) de farado de la ĉina tradicia spageto. Post knedado, faldado kaj tirado de la pasto finfine el la manoj de la kuiristo venis la spagetojn maldikajn, fadenformajn, glatajn kaj delikatajn. Tamen nur la plej lerta kuirmastro havas la kapablon vere sukcesi. La "novicoj" nur batalis kontraŭ la kompatindaj farunaj buloj, en la ĉambro regis gajaj ridoj.

 

    Kaj la vere mirinda prezentaĵoj aplaŭdigis la gejunulojn: tranĉi toŭfuon en filamentojn sur balono kaj tranĉi flankŝanĝe la rafanon en "pajlavestan" formon kun kovritaj okuloj.

 


Silkŝajna spageto 

 


Eble ili unuafoje uzas la penikon, sed tiel bone ili skribas. 

 

    Je la deka horo la E-junularo vizitis ekspozicio de la ĉina kaligrafo de sinjoro Zhou Wenzhang, kies ekspozicio inaŭguriĝis la 14-an de decembro. En ĝi eksponiĝis 92 verkoj de Zhou verkitaj en la vojaĝoj en 2003. Sinjoro Zhou estas eksa vicestro de la Ĉina Ŝtata Instituto pri Administracio, li eklernis kaligrafion en sia aĝo de 50 jaroj. En la eksponejo li prezentis sian lernadon de kaligrafio, ke li tion faris en sia libera tempo kaj tiel altigas sian nivelon iom post iom. Ĝuste kiel li diris, ne nur la kaligrafio sed ankaŭ la lingva lernado sukcesos post longtempa persisto.

 


Kunfotiĝo kun la kaligrafaĵoj  

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments