El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 400 ĉinaj civitanoj evakuis Sud-Sudanon

| 2013-12-26
Bookmark and Share


Ĉinaj civitanoj atendas aŭto-pramon en kenja flughaveno.  

 

    La 23an de decembro la ambasadejo de Ĉinio en Ugando informis, ke en la lastaj tri tagoj pli ol 400 ĉinaj civitanoj evakuis Sud-Sudanon kaj eniris en la teritorion de Ugando, kaj en tiu tago pli da ĉinaj civitanoj eniris en la landon.

 

    De la vespero de la 15a de decembro ĝis la sekvanta tago armite konfliktis soldatoj subtenantaj respektive sud-sudanan prezidenton Salva Kiir kaj eksan sud-sudanan vicprezidenton Riek Machar, kaj pro tio kontinue malboniĝis la situacio en tiu lando. En la 22a de tiu ĉi monato "nenecesaj personoj" de la misio de UN aviadile evakuis Sud-Sudanon. Lastatempe pro eskalado de la milito en Sud-Sudano multaj landoj, regionoj kaj organizoj komencis evakui personojn el Sud-Sudano.

 

    En la 23a de tiu ĉi monato Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la regula gazetara konferenco, ke Ĉinio atenteme observas la nunan situacion en Sud-Sudano, kaj per sia propra maniero mediacias inter la du partioj de la konflikto; ĝi tenas striktan komunikadon kun Sud-Sudano, ties najbaraj landoj, la Afrika Unio kaj aliaj regionaj organizoj, kaj klopodos kun ĉiuj koncernaj flankoj por persvadi la du partojn de la konflikto solvi diverĝojn per dialogo kaj intertraktado kaj frue stabiligi la situacion en la lando.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments