Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ricevis la medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof

| 2013-12-26
Bookmark and Share

 

    La geedzoj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, kiuj jam dum 40 jaroj gvidas serve al brazilaj infanoj la esperantistan edukejon Bona Espero, ricevis la Medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof (Bjalistoko). La solenaĵo okazis en la Ambasado de Pola Respubliko en Braziljo. La medalon enmanigis la pollanda ambasadoro Andrzej Braiter.

 

    Kiam mi estis verkanta la libron La Zamenhof-strato laŭ konversacioj kun d-ro Ludoviko Zaleski-Zamenhof, ni interalie parolis pri la unua Esperanto-Kongreso okazinta en Bulonjo-ĉe-maro en 1905. Ĝi enskribiĝis en la historion kiel la simbolo de toleremo, kie kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Tiel diris la kreinto de Esperanto dum la malfermo de la kongreso. Tamen en la sama inaŭgura parolado Ludoviko Zamenhof ne rajtis plene deklami sian poemon La preĝo sub la verda standardo. Laŭ postulo de la organizantoj li devis forlasi, interalie, la vortojn: "Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj ni ĉiuj de Di' estas filoj".

 

    Post multaj jaroj la papo Johano Paŭlo la 2a kvazaŭ citis la vortojn de Ludoviko Zamenhof: "Ĉiuj homoj estas Diaj filoj". Krome li estis la unua papo, kiu vizitis sinagogon kaj moskeon. "Mia avo tutcerte ŝatus danki al tiu ĉi papo", – diris foje d-ro Zaleski-Zamenhof. Tiel naskiĝis la ideo de la Medalo de Toleremo, efektivigita de la Fondumo Zamenhof en Bjalistoko. La 6an de junio 1999 okaze de la ekumena Diservo en Drohiczyn Johano Paŭlo la 2a ricevis la medalon el la manoj de la nepo de Ludoviko Zamenhof, akompanata de la tiama prezidantino de la Fondumo Zamenhof, prof. Hanna Konopka.

 

    La Medalo de Toleremo, atribuita al la geedzoj Grattapaglia, povus esti enmanigita al ili dum la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko julie 2013, sed la laŭreatoj ne venis al la "glacia insulo". La bjalistoka fondumo turnis sin kun peto organizi la solenaĵon en la Ambasado de la Pola Respubliko en la ĉefurbo de Brazilo. Estis sugestitaj tagoj proksimaj al la naskiĝdatreveno de Zamenhof. La unua sekretario de la ambasado, samtempe konsulo, Dorota Bogutyn proponis enmanigi la medalon unu tagon pli frue, la 14an de decembro 2013, dum solena antaŭkristnaska renkontiĝo kun poloj loĝantaj en Brazilo.

 

    La renkontiĝon en la ambasado ĉeestis 120 personoj, inkluzive de tri eŭroparlamentanoj: Piotr Borys, Sławomir Nitras kaj Artur Zasada. La unua sekretario kaj konsulo, Dorota Bogutyn laŭtlegis leteron de la Fondumo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, subskribitan de prof. Dariusz Kijowski, la prezidanto de la Konsilantaro, kaj de Stanisław Dobrowolski, la prezidanto de la Estraro: "Rekone por la multjara laboro, celanta pli bonan mondon, plialtigon de la vivkvalito de infanoj, ilian klerigon kaj preparon al memstara vivo¸ i.a. utiligante Esperanton – la neŭtralan lingvon de la monda komunikado, la Konsilantaro de la Fondumo Ludoviko Zamenhof decidis distingi per la Medalo de Toleremo Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia".

 

    Dorota Bogutyn laŭtlegis en la pola lingvo gratulleteron de Ludoviko Zaleski-Zamenhof kaj ĝian portugalan version ripetis la prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, Evandro Avellar. La nepo de la kreinto de Esperanto, kiu estas patrono de la Fondumo, skribis: "Toleremo akompanas, karaj Giuseppe kaj Ursula, vian tutan vivon. Ĝi esprimiĝas kiel respekto por diverseco, komencante de etna aŭ haŭtkolora, tra la varieco de kutimoj kaj kulturoj, ĝis malsameco de konvinkoj. Cirkulas legendo pri knabo, kiu nomiĝis Ludoviko Zamenhof. Li vidis en sia naskiĝloko Bjalistoko, tiam kosmopolita urbo, konfliktojn inter la loĝantoj, parolantaj malsamajn lingvojn. Tiam en lia junula menso naskiĝis la ideo de komuna lingvo, kiu ebligus al ĉiuj homoj interkompreniĝon kaj kiuj helpus transformi malamon en reciprokan toleremon".

 

    Poste parolis Ulisses Riedel de Resende, la ĝenerala direktoro de Bona Espero, aprecante la enorman laboron de la laŭreatoj. Samtempe li informis ĉiujn kunvenitojn pri jena novaĵo. Ĵus li forlasis la ambasadon de Ĉina Popola Respubliko post la inaŭguro de kurso de Esperanto por la ĉina ambasadoro kaj dudek aliaj diplomatoj de la "Centrolando". Finiĝis la paroladoj, kaj la ambasadoro Andrzej Braiter enmanigis al Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia la Medalon de Toleremo nome de la Fondumo Zamenhof. La kortuŝitaj distingitoj esprimis varmajn dankvortojn.

 

    Poste en la bankedsalono kun granda murtapiŝo, prezentanta la Palacon de Wilanów, kaj impona Kristnaska arbo, la ambasadoro malfermis la renkontiĝon kaj rakontis al personoj, kiuj venis pli malfrue, pri la Medalo de Toleremo. Eksonis Kristnaskaj kantoj, oni servis abundan bufedmanĝon kaj komenciĝis individuaj konversacioj. La solenaĵon ĉeestis dek unu speciale invititaj esperantistoj akompanantaj Ursula kaj Giuseppe interalie iliaj du filoj Guido kaj Dario kun siaj edzinoj.

 

    La lastaj vortoj de la gratulletero de Ludoviko Zaleski-Zamenhof trafe antaŭvidis la etoson de la tuta aranĝo: "La hodiaŭa solenaĵo ĝojigus la heroldon de la ideo de toleremo, Ludovikon Zamenhof, mian avon, interalie pro ĝia loko mem. La belega ĉefurbo de Brazilo naskiĝis el fantazia ideo, simile kiel Esperanto. Ĝi estis kritikata pro sia artefariteco, dum en la praktiko ĝi grandioze evoluas. Ekscelenco, mi dankas Vin pro Via bela ideo aranĝi tiun ĉi eventon de la enmanigo de la Medalo de Toleremo al la internacia geedza paro Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia en la Ambasado de Pola Respubliko, la eksterteritoria parto de la patrujo de Esperanto".

 

    Ĉe adiaŭo la ambasadoro de Pollando esprimis la deziron renkontiĝi kun brazilaj eperantistoj.

 

(el la balta ondo)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments