El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis Henri Lederhandler, malnova amiko de la ĉina popolo kaj pioniro de la interrilatoj de Belgio kaj Ĉinio

| 2013-12-26
Bookmark and Share


Henri Lederhandler kun la biografio en la manoj  

 

    La 24-an de decembro Henri Lederhandler, malnova amiko de la ĉina popolo kaj pioniro de la interrilatoj de Belgio kaj Ĉinio, forpasis pro kormalsano en sia hejmloko en antaŭurbo de Bruselo en la aĝo de 80 jaroj. La funebra ceremonio de Henri Lederhandler okazos la 3-an de januaro de 2014.

 

    Henri Lederhandler naskiĝis en juda familio en la jaro 1933. En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento li aliĝis al la Komunista Junulara Ligo de Belgio kaj estis kiel respondeculo de ĝia sekcio por internaciaj rilatoj. Partoprenante en internacia kunveno li konatiĝis kun Wu Xueqian, tiama respondeculo de la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo de Ĉinio, kaj starigis intimajn rilatojn kun li. Sub la akcelo de Wu Xueqian, Henri Lederhandler vizitis Ĉinion en la jaro 1957 kaj estis akceptita de Zhou Enlai, tiama ĉina ĉefministro. En la sama jaro li fondis la Asocion por Amikeco inter Belgio kaj Ĉinio kaj post tio li iam servis kiel prezidanto de la Komisiono por Ekonomia kaj Komerca Rilatoj inter Belgio kaj Ĉinio. En la lastaj 10 jaroj Henri Lederhandler servis kiel vicprezidanto de la komisiono kaj li ĉiam viglis en diversaj aranĝoj por amikeco kun Ĉinio. Antaŭ la morto li trifoje akceptis intervjuon de la ĵurnalo Zhongguo Ribao (Ĉina Tagĵurnalo). En ĉiu-foja intervjuo li emfazis la vortojn "Ĉinio estas mia 2-a patrolando".

 

    En majo de 2012 vizitante Belgion Li Keqiang, tiama ĉina vicĉefministro, vizitis Henri Lederhandler kaj liajn familianojn.

 

    Henri Lederhandler plenumis la franclingvan biografion "Neordinara Vivo" por du jaroj kaj ĝi estis eldonita en marto de 2013. La ĉinlingva versio de la biografio espereble eldoniĝos en la unua trimestro de 2014.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments