El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Kanto de vaganta filo

| 2013-12-26
Bookmark and Share

 

    Meng Jiao (751~814)

 

Kanto de vaganta filo

 

Per la faden' en la patrina mano

 

Kudriĝis la surkorpa fila vesto.

 

Ĉe l' ekforir' ŝi dense dense stebis

 

Pro timo, ke longdaŭrus la foresto.

 

Kiel herbet' repagu per dankemo

 

La sunan varmon de l' printempa festo!

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. S.J.Zee)

 

Kanto de filo forironta

 

Fadeno en la mano de l' patrino,

 

Vestaĵo por la forironta filo.

 

Timante ke malfrue li revenos,

 

Ŝi dense kudras ĉe lia foriro.

 

Ja kiu diras, ke la herba koro

 

Sufiĉe dankos al printempa brilo?

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Laŭlum)

 

 

    Meng Jiao(751~814),kun adoltiĝa nomo Meng Dongye, estis lokano de Wukang de Huzhou (en nuna Zhejiang-provinco). Komence li ermite vivis ĉe Songshan-monto de Henan. Li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon nur en la 12-a jaro de Zhenyuan-erao (796 p.K.), Tang-dinastio. Tiam li aĝis jam 46-jara. En plejparto de sia vivo Meng Jiao estis malriĉa kaj suferis misfortunon. Nur en la 16-a jaro de Zhenyuan-erao (800 p.K.), kiam li aĝis 50-jara, ekhavis malaltrangan funkcion de kapitano en Liyang-gubernio. Sub la titolo de tiu ĉi poemo li notis: “Versita okaze de bonvenigo de mia panjo al Liyang”,kredeble tio estis lia versaĵo en funkcio de Liyang. Per intima kaj sincera tono la poemo kantis pri ĝenerala kaj granda humaneca belo— la patrina amo. Tial ĝi furoris dum jarcentoj.

 

    La unuaj du versoj “Fadeno en la mano de l' patrino,/ vestaĵo por la forironta filo” skribis de objekto ĝis homo,emfazante du objektojn tre popularajn kaj per tio kantis pri la profunda amo inter familianoj solidaraj.

 

    La sekvaj du versoj skribis pri la ago kaj intenco de homoj. Antaŭ la foriro de filo, ĉi-momente la maljuna patrino kudris sur vesto tiel dense. ĉiu kudrero esprimis ŝian timon, ke la filo eble revenos tre malfrue, tial ŝi kudris la veston kiel eble pli solida. Sen vortoj, sen larmoj, tamen la pura amo plenis en la ordinara sceno, tuŝis koron de ĉiuj legantoj ĝislarme.

 

    La lastaj du versoj per frapa kontrasto esprimis la ardan senton de la filo: Kiel la herbeto povus danki eĉ milone repagante al la patrina amo tiel granda kiel suna varmo? Tiuj vortoj plukis korkordon de sennombraj filoj vagantaj dum cent kaj mil jaroj kaj vekis ilian potencan reeĥon. Do estis tre nature, ke la poemo furoris famkonata kaj ĉiam legata.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments