El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Rivera neĝo

| 2013-12-26
Bookmark and Share

 

 

    Liu Zongyuan (773~819)

 

Rivera neĝo

 

Al cent montoj mankas la birda cirkulo,

 

Sur mil padoj restas jam neniu spuro.

 

Ĉe boat' oldulo en pajlomantelo

 

Sole hokas frostan neĝon sur rivero.

 

-0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/

 

-0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

    Poemoj havas ne samajn mezurojn: Iuj legiĝas longaj, aliaj mallongaj. La poemo distingiĝas ne per mezuro. Longa poemo eble estas nur sensencaĵoj. Mallonga poemo povus esti kun riĉa enhavo. Nur vere eminentaj poemoj ĝuas furoron dum jarmiloj.

 

    Tiu ĉi Rivera neĝo , verkita de Liu Zongyuan en originalo, havis nur 20 ideogramojn (20 silabojn), tamen ĝi enhavis multon.

 

    En la poemo estis pejzaĝo: Neĝa mondo. Sur ĉiuj montoj estas neĝo. Ĉiuj vojoj fariĝas blankaj. Nenia spuro de birdoj kaj homoj. Grizas malproksime. Frostas proksime.

 

    En la poemo estis pentraĵo:Bildo de soleca fiŝhokado sur malvarma rivero.

 

    En la poemo estis sentoj:Kvankam la aŭtoro kovris sian senton per frosta neĝa mondo, tamen ni legante povas rimarki la kuradon de liaj sentoj.

 

    En la poemo estis pensigo:Ni facile pensas pri la lamenta kantanto sur la altaro de Youzhou. Ni ankaŭ povas pensi pli malproksimen pri la longa poemo Antikva boatisto (The Rime of the Ancient Mariner ) verkita de la angla poeto Samuel Taylor Coleridge.

 

    En la poemo estis zenismo:La poemo legiĝas en odoro de zeno. Supraĵe la poeto versas pri maljuna fiŝisto sur neĝa rivero, tamen fakte li volas redoni ian staton.

 

    Antaŭ nelonge ni legis la poemon Maljuna fiŝisto de Liu Zongyuan (la 68-a peco de tiu ĉi rubriko). Nun ni legas la poemon Rivera neĝo (la 74-a peco). Ni rimarkas, ke en la du poemoj ambaŭfoje aperis fiŝisto. Tio ne estis hazardo, ĉar sub la plumo de ĉinaj antikvaj literaturistoj la fiŝisto plejofte estis simbolo de saĝo. Kiu demandis al Qu Yuan ĉe riverbordo? Estis fiŝisto. Kiu kutimis rigardi printempan lunon kaj aŭtunan venton? Estis “blankhara fiŝisto” sur insulo. Kiu kun rido ignoris reĝojn dukojn? Ankaŭ estis fiŝisto. Liu Zongyuan elektis “fiŝiston” kiel sian “figuran reprezentanton”,fakte estis ia memidentigo el lia koro. Pro la izolo altrudita de la ekstera mondo, la poeto turnis sin al strebo de propra soleco.

 

    Kion la fiŝisto hokis? Ne fiŝon, sed neĝon. Tio ĝuste montris la kaŭzon de soleco de la poeto—ĉar li ne volis miksi sin kun la vulgaruloj. Li havis pli noblan celon —io same pura kiel la neĝo, aŭ ia nobla stato.

 

    En la poemo estis kanto:Tiel, la solulo purblanka—Liu Zongyuan plenumis la superban kanton por jarmiloj— la poemon Rivera neĝo .

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments