El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la "rapida trairejo" inter Ĉinio kaj Kazaĥio

| 2013-12-27
Bookmark and Share


Dum la malferma ceremonio de la "rapida trairejo" en la haveno  

 

    La 23-an de decembro en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio, oficiale funkciis la unua "rapida trairejo" inter Ĉinio kaj Kazaĥio, unu el ĝiaj najbaroj. La trairejo ĝuste estas en la haveno Baketu-Bakht ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥio, la dulandaj doganejoj donos prioritatan oportunecon al la importado kaj eksportado de agrikulturaĵoj transportitajn tra ĉi tiu haveno.

 

    Post la funkcio de la "trairejo", la agrikulturaj regionoj de diversaj lokoj ĉirkaŭ la haveno aŭ eĉ de la tuta lando povos transporti siajn fruktojn, legomojn kaj aliajn produktaĵojn rapide kaj rekte al la merkatoj de Kazaĥio kaj Rusio. La "trairejo" helpos ankaŭ al la eksportado de agrikulturaĵoj, rearanĝo de plantado, etendiĝo de industria ĉeno, enspeza multiĝo de kamparanoj kaj paŝtistoj kaj al la ekologia ekvilibro de agrikulturaj regionoj de Ĉinio.

 

    Laŭ konigo, unu monaton post la malfermiĝo de la "trairejo", oni faros al ĝi ĝeneralan takson kaj perfektigon. En la estonteco tia modelo eble estos kopiita en aliaj havenoj inter Ĉinio kaj Kazaĥio kaj ĉe la landlimoj inter la lando kaj aliaj najbarlandoj, kaj tia haven-servo estos farita por aliaj komercaĵoj por pluapaŝe antaŭenpuŝi la negocan oportuniĝon.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments