El Popola Ĉinio>头条新闻>

Cai Mingzhao vizitis Sidney Shapiro okaze de lia 98-jariĝo

| 2013-12-27
Bookmark and Share


Cai Mingzhao (la 1-a de maldekstre) kaj Zhou Mingwei (la 1-a de dekstre) vizitas Sidney Shapiro. 

 

}
La gratula karto de Liu Yunshan  

 


La gratula karto de Liu Qibao 

 

    La 23-an de decembro Cai Mingzhao, vicministro de la Propaganda Ministerio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, iris al la hejmo de Sidney Shapiro, fakulo de la redakcio de Ĉina Bildo por esprimi al li gratulon okaze de lia 98-jariĝo.

 

    Cai Mingzhao transdonis al Sidney Shapiro la gratulan karton de Liu Yunshan, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ, tiun de Liu Qibao, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ kaj ministro de la Propaganda Ministerio de la Centra Komitato de KPĈ. Cai alte laŭdis Sidney Shapiro pro lia elstara kontribuo al la afero de disvastigo de Ĉinio al la mondo kaj dankis lin pro liaj dediĉado kaj penado por disvastigo de la ĉina kulturo kaj por tradukado de la ĉina literaturo post lia veno al Ĉinio en la jaro 1947. Zhou Mingwei detale demandis Sidney Shapiro pri lia stato de la sano kaj tiu de la vivo, kaj dankis lin pro lia elstara kontribuo al la afero de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, deziras al li sanon kaj esperas, ke li daŭre atentos la disvolviĝon de Ĉinio kaj la aferojn de la Ĉina Internacia Eldona Grupo.

 

    Sidney Shapiro dankis gvidantojn de la Centra Komitato de KPĈ, tiujn de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj tiujn de la redakcio de Ĉina Bildo por ilia sincera zorgo.

 

    La 23-an de decembro de 1915 Sidney Shapiro naskiĝis en juda familio en Nov-Jorko de Usono. En aprilo de 1947 li venis al Ŝanhajo de Ĉinio post lernado de la ĉina lingvo. Post tio li ekamis Ĉinion kaj aliĝis al la ĉina ŝtataneco en la jaro 1963. Post kiam li eklaboris en la redakcio de Ĉina Bildo en la jaro 1954 li tradukis pli ol 20 ĉinajn literaturajn verkojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments