El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yang Jiechi: la ĉina popolo estas nehumiligebla

| 2013-12-30
Bookmark and Share


Yang Jiechi faras parolon pri la vizito de Shinzo Abe al la sanktejo Yasukuni.  

 

    La 28-an de decembro Yang Jiechi, ĉina ŝtata konsilanto, faris parolon pri la vizito de Shinzo Abe al la sanktejo Yasukuni.

 

    Yang Jiechi diris, ke spite al la opinio de la mondo japana ĉefministro Shinzo Abe senskrupule vizitis la santejon Yasukuni, kie estas kultataj la A-klasaj militkrimuloj de la Dua Mondmilito. Tio damaĝis la senton de diverslandaj popoloj, kiuj iam suferis invadon de la japana militarismo kaj ĝian regadon de koloniismo, estas publika provoko al la tutmondaj popoloj, kiuj amas la pacon, estas kruela treto al la historia justeco kaj al la homa konscienco, estas aroganta defio al la venkaj fruktoj de la monda kontraŭfaŝista milito kaj al la internacia nova ordo post la milito baziĝanta sur la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La perversa ago de Shinzo Abe nature suferas de arda protesto kaj severa kondamno de la ĉina registaro kaj ĝia popolo kaj de tiuj de la internacia socio.

 

    Yang Jiechi diris, ke la esenco de la problemo de la sanktejo Yasukuni estas, ĉu la japana registaro povas ĝuste konscii kaj profunde introspekti la historion pri invado kaj koloniisma regago de la japana militarismo. La vizito de la sanktejo Yasukuni fare de Shinzo Abe, kiu estas japana ĉefministro, absolute ne estas la interna afero de Japanio, nek individua afero. Tio rilatas al grava demando pri invado kaj kontraŭinvado, pri justeco kaj maljusteco kaj pri lumo kaj mallumo, rilatas al tio, ĉu japanaj gvidantoj observas la celon kaj principon de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj iras laŭ la vojo de paca disvolvado, rilatas ankaŭ al grava principa problemo pri la politika bazo de la rilatoj inter Japanio kaj najbaraj landoj en Azio kaj tiuj inter Japanio kaj la internacia socio. La faro de Shinzo Abe enirigos Japanion en danĝeran vojon damaĝantan la bazajn interesojn de diverslandaj popoloj kaj tiujn de la japana popolo. Tio kaŭzis la viglan gardemon de la internacia socio kaj tiun de la sagacaj homoj de diversaj rondoj de Japanio.

 

    Yang Jiechi emfazis, ke la ĉina popolo estas nehumiligebla, kaj la azia kaj monda popoloj estas neofendeblaj. Shinzo Abe devas konfesi sian eraron, korekti ĝin kaj preni praktikajn agadojn por forigi la aĉegan influon kaŭzitan de la serioza eraro. Ĉinio deadmonas Shinzo Abe forigi iun ajn iluzion kaj sin ŝanĝi; aliokaze li plue perdos sian fidon en la aziaj najbaraj landoj kaj en la internacia socio, kaj fariĝos ĝisfunda fiaskanto sur la historia scenejo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments