El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina grandrapida trajno veturas al la provinco apud ALSA

| 2013-12-30
Bookmark and Share


La grandrapida trajno de Guilin al Pekino  

 

    En la 28-a de decembro estis lanĉita la grandrapida trajno de Pekino al Guilin, urbo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda parto de Ĉinio, kaj en la 30-a -- tiuj de Guilin al Nanning, de Nanning al Beihai kaj de Nanning al Fangchenggang.

 

    La Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono ĉe la landlimo de landoj de Asocio de Landoj de Sudorienta Azio (ALSA) akceptas multajn vizitantojn el Sudorienta Azio. Pro funkcio de la grandrapida trajno de Nanning al Guilin, vjetnamaj vizitantoj povas veturi per ĝi al Guilin. Servistoj sur la trajno liveras al ĉiuj bonajn servojn.

 

    Malfermo de tiuj grandrapidaj trajnoj havas gravan signifon al la Guangxi-a turisma industrio. Post kiam okazis la Ĉina-ALSA Ekspozicio en Nanning, pli multe da turistoj el Sudorienta Azio vizitas al Nanning. Ili ankaŭ povas veturi al Pekino per la grandrapida trajno en 13 horoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments