Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉinio neniam ĉesigos siajn paŝojn de reformado -- Kiel pli bone kompreni tian Ĉinion?

| 2013-12-30
Bookmark and Share

de ZHONG SHENG

 

    Ĉinio insistos pri la reformado. Ju pli Ĉinio disvolviĝos, des pli vaste ĝia pordo malfermiĝos. La pordo neniam fermiĝos kaj la reformado neniam ĉesos, kaj tiu procedo ĉiam progresos kaj neniam estos fino al ĝi. Tiel la ĉina registaro refoje deklaris al la mondo lastatempe.

 


La 18-an de decembro 2008 okazis en Pekino la 30-a jubilea kunveno por memorigi la okazigon de la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de KPĈ. 




 

    La reformado kaj pordomalfermo estas forta voĉo de la tempo kaj aldonis unu post alia brilajn ĉapitrojn por la lando pri ĝia disvolviĝo.

 

    "Kiel ŝtato kaj nacio Ĉinio en konkurenco kun aliaj havas sian avantaĝon, kiu venas el tio, ke ĝi volontas adaptiĝi al tia reformado, kia povas alporti al ĝi profitojn." "Neniu alia lando ol Ĉinio povas sin ordigi kaj adaptiĝi tiel grandskale, kaj neniu alia nacio ol la ĉina havas tiel fortajn entreprenemon kaj aspiron de la nacia prospero."

 


Angla versio de la libro Ĉina Tendenco de John Naisbitt 




 

    Komence de la 1980-aj jaroj, la usona klerulo John Naisbitt verkis Ĝenerala Tendenco, siatempe furoran libron en la mondo. Post pli ol 20 jaroj lia alia libro Ĝenerala Tendenco refoje altiras al si la mondan rigardon. Kaj liaj starpunktoj pri la rolo de Ĉinio en la mondo ricevis ĝeneralan akcepton de la internacia komunumo.

 

    En la okuloj de la mondo la memfido kaj kuraĝo de Ĉinio por antaŭenpuŝi la reformadon kaj pordomalfermon kaj ĝia kapablo praktiki ilin estas la ŝlosilo de ĝia sukceso. Reformado kaj pordomalfermo eĉ fariĝis nova propra trajto de tiu antikva lando.

 


Serva Centro de la Liber-Komerca Zono de Ŝanhajo




 

    Estas du manieroj prognozi la estontan Ĉinion. Unu estas vaste praktikata en la okcidentaj landoj. Laŭ tiu maniero oni analizas la malfacilajn problemojn frontatajn de Ĉinio surbaze kaj kadre de la teorioj pri la finaj celoj. Antaŭ 20 jaroj usona klerulo elmetis demandon: "Kiu povus vivteni Ĉinion?" Antaŭ dek jaroj alia fremdlanda klerulo asertis, ke la nunaj politika kaj ekonomia sistemoj de Cinio nur kapablas funkcii kvin jarojn. Antaŭ du jaroj, plia okcidenta klerulo diris, ke la ĉina ekonomio kiel aviadila motoro jam elĉerpis sian fuelon kaj falos sur teron pro manko de brulaĵo.

 

    Ĉiuj tiaj analizoj montris similan trajton, ke ili per lupeo rigardas la malfacilojn de Ĉinio aŭ subtaksas la kapablon de la registaro pri solvado de tiuj problemoj, kaj ne vidas la grandan energion, kiun ellasis la reformado.

 

    La ŝtata politiko orientas la direkton de la lando, ĝiaj strategioj decidas ĝiajn sukceson kaj fiaskon. La alia maniero por kompreni Ĉinion devas esti bone koni la neŝanĝeblan decidon kaj talenton de la ĉinoj el ilia sukcesa solvado de la nesolveblaj malfaciloj.

 


En familia farmo en Linyi de Shandong-provinco 




 

    La reformado kaj pordomalfermo estas granda vekiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj de tio naskiĝas granda kreivo. La reformado kaj pordomalferomo donas al la lando kapablon venki la malfacilojn. Ĉinio firme insistas pri la reformado, ĉar la reformado por ĝi signifas disvolviĝon, kaj sen tio la lando restos sur la loko, kiel la ĉina proverbo diras, reformado alportas progresojn, restado sur la loko signifas malprogreson. Ĝuste kun tia ideo kaj vivmaniero la lando vizaĝas al la estonteco.

 

    Nun la reformado de Ĉinio eniras en la profundan areon, kaj por la pordomalfermo de la lando komenciĝas nova periodo. Pro tio la monda ekonomio atendas motoron de Ĉinio, kaj la mondo havas nombron da kialoj doni sian atenton al la lando.

 

    James Gordon Brown, eksa brita ĉefministro, kaj aliaj observantoj opiniis, ke la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ elvekis ilian rememoron pri la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de KPĈ en 1978, kiam la lando komencis la unuan grandan paŝon de la refomrado kaj pordomalfermo...

 

    La 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ donis al la mondo ŝancon por kompreni Ĉinion, kaj samtempe ĝi kreis novan okazon por ke la mondo kaj Ĉinio formu pli intiman komunumon ligitan per la sorto.

 

    Ŝanĝoj en Ĉinio alportas ankaŭ ŝanĝojn al la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments