El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio ĝustigas sian politikon pri la familia planado

| 2013-12-30
Bookmark and Share


Voĉdonado de membroj de la konstanta komitato pri la rezolucio  

 

    Inter la 23a kaj la 28a de decembro okazis en Pekino la 6a kunveno de la Konstanta Komitato de la 12a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. En la 28a de ĉiu ĉi monato membroj de la konstanta komitato adoptis la rezolucion pri ĝustigo de la nask-politiko, kaj konsentis efektivigi la politikon, ke paro da geedzoj, unu el kiuj estas sola infano de sia familio, rajtas naski la duan infanon.

 

    La rezolucio diras, ke persisto de la familia planado estas la baza politiko de Ĉinio. En la pasintaj pli ol 40 jaroj la politiko akiris grandan atingon por regi la rapide kreskantan populacion, mildigi la premon de resursoj, kaj fari gravan kontribuon por akceli akordan disvolviĝon de la socio kaj ekonomio kaj sekurigi kaj plibonigi la popolan vivon.

 

    La rezolucio asertas, ke la granda loĝantaro estas la baza stato de Ĉinio, kaj oni devas plenumi la konstitucion kaj la politikon de familia planado por antaŭenigi la longtempan kaj ekvilibran kreskon de la loĝantaro.

 

    Popolaj kongresoj kaj iliaj konstantaj komitatoj de ĉiuj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj devas amendi ĉi-rilatajn regularojn laŭ siaj propraj kondiĉoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Liu Zijia

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments