El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Rememoro pri la Centra Instituto de Kamparana Movado de Wuchang (I)

| 2013-12-30
Bookmark and Share

    La Centra Instituto de Kamparana Movado de Wuchang estis starigita de Kamarado Mao Zedong en la periodo de la Unua Enlanda Revolucia Milito (1924-1927) por kulturi kadrojn de kamparana revolucia movado. Mi havis ŝancon lerni en la instituto kaj sentas gloron kaj feliĉon pro tio. Rememorante pri la tiamaj lernado kaj batala vivo, la pasintaĵoj denove aperas antaŭ miaj okuloj.

 

    Estis la jaro 1926, la periodo de kunlaboro inter la Komunista Partio de Ĉinio kaj Kuomintango. Tiam la nacia revolucia registaro, en kiu partoprenis kompartianoj, komencis la Norden-Ekspedicion kontraŭ la feŭdaj militaristoj. En vintro de la jaro, la Norden-Ekspedicia Milito akiris multajn venkojn unu post alia. La laborista-kamparana movado gvidata de la Komunista Partio, precipe la kamparana revolucia movado rapide disvolviĝis tra la tuta lando, tiel ke ĝi bezonis grandan nombron da kadroj de kamparana movado. La partia komitato de Hebei-provinco sendis min kaj aliajn naŭ kamaradojn por lerni en la Kantona Instituto de Kamparana Movado starigita de Kamarado Mao Zedong. En la komenco de decembro mi alvenis Ŝanhajon, kie mi aŭdis ke la Norden-Ekspedicia Armeo okupis Wuhan, kaj la Kuomintanga registaro translokiĝis tien. En tiu tempo, Kamarado Mao Zedong, kiu zorgis la laboron de la Komitato de Kamparana Movado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, estis preparanta por starigi la Centran Instituton de Kamparana Movado en Wuhan. Mi tre ĝojis pro tio kaj decidis iri ekzameniĝi por eniri ĝin.

 


La malnova sidejo de la Centra Instituto de Kamparana Movado en Wuchang 

 

    En iu tago de februaro de 1927, la instituto sciigis al ni, ke ni iru tien por buŝa ekzameno. En la komenco mi maltrankviliĝis pri tio. Antaŭ kelkaj tagoj ni ricevis jam skriban ekzamenon kaj nun la gvidantoj de la instituto persone faros la buŝan ekzamenon. Tiam mi pensis kun timo: Ĉu ni ne multe klerigitaj junuloj el malriĉkamparanaj familioj povos sukcese trapasi la ekzamenon? Post kiam ni eniris la ekzamenejon kaj sidiĝis, Komitatano Mao venis. Li en kitelo suriris la podion kaj afable ĉirkaŭrigardis ĉiujn kandidatojn kaj mem vokis niajn nomojn unu post alia. Kiam li vokis mian nomon, mi iris al la podio. Kun rideto li demandis min de kie mi venis. Kaj poste li demandis, kiom da kampo mia familio havis. Mi respondis al li ke mia familio farmas kaj havas neniom da kampo.

 

    Komitatano Mao demandis plue, pri kio mi okupiĝis antaŭe, kaj kiel iris la kamparana movado en nia loko.

 

    Mi respondis ke mi estas diplomito el normala lernejo kaj laboras kiel instruisto de elementa lernejo, la kamparana movado de nia loko estis disvolviĝanta kaj urĝe bezonis kadrojn, krome, oni ankoraŭ ne havis klaran komprenon pri la ideo de kamparana movado.

 

    Aŭdinte tion Komitatano Mao tre ĝojis. Li rigardis mian skribitan ekzamenpaperon kaj skribis sur ĝi la literon C (signo por kompartiano). Post du tagoj ni aliris por rigardi la publikigitan nomliston de sukcesintaj kandidatoj. Mi rimarkis ke mia nomo estas en la dekkvina loko kaj ĉiuj ni dek venintoj el Hebei-provinco sukcesis en la ekzameno.

 

    En la sepa de marto de 1927, la instituto komencis doni lecionon. En ĝi troviĝis sume 800 lernantoj venintaj el diversaj provincoj de la tuta lando, plej multe el Hubei, Hunan kaj Giangxi. Laboristoj kaj kamparanoj, precipe kamparanoj, kun praktika sperto konsistigis tre grandan parton de ili.

 


La dormoĉambro de Prezidanto Mao en Wuchang dum la periodo de vintro de 1926 ĝis aŭtuno de 1927 

 


La verkinto de la artikolo Liu Gen rakontas al geknaboj pri lekciado de Prezidanto Mao en la tiama klasĉambro de la instituto. 

 

    Komitatano Mao persone direktis la laboron de la instituto kaj ellaboris ĝian edukan orientilon kaj instruan planon. Li difinis ke ĝia celo estas kulturi gvidajn kadrojn por kampara revolucio por efektivigi kamparan revolucion kaj renversi la feŭdajn fortojn. Kaj li ankaŭ persone elektis instruistojn kaj oficistojn. Kamaradoj Jun Dajjing kaj Peng Paj, membroj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Kamarado Fang Ĝimin, membro de la Plenuma Komitato de la Tutlanda Kamparana Asocio iam lekciis en tiu instituto.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments