El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Rememoro pri la Centra Instituto de Kamparana Movado de Wuchang (II)

| 2013-12-30
Bookmark and Share

    Marksismo-Leninismo estis la ĉefa instrua enhavo de la instituto. Ni studis tie la brilajn verkojn "La Komunista Manifesto", "Analizo de la Klasoj en la Ĉina Socio" kaj "Raporto pri Esplorado de la Kamparana Movado en Hunan", kaj ankaŭ la historian sperton de la Pariza Komunumo kaj la Oktobra Revolucio, kaj lernis la kantojn "La Internacio" k.a. Komitatano Mao persone lekciis al ni la ĉefajn lernobjektojn "La Problemo de la Kamparanoj" kaj "Eduko de la Kamparanoj". Prenante Marksismon-Leninismon kiel orientilon kaj en ligo kun la konkreta praktiko de la ĉina revolucio, li gvidis nian studadon pri la demandoj de agraro, regpotenco kaj armita forto de kamparanoj kaj komprenigis al ni multajn revoluciajn teoriojn.

 

    Tiam estis ĝuste la periodo de intensa batalo inter revolucio kaj kontraŭrevolucio. La vasta revolucia popolo aplaŭdis la arde disvolviĝantan kamparanan revolucian movadon. Tamen la meza kaj supera socitavoloj, precipe la dekstruloj de Kuomintango malice kalumniis ke la kamparana movado estas "malbonega". Ankaŭ la dekstraj oportunistoj interne de la Komunista Partio de Ĉinio kun Chen Duhiu kiel la ĉefo kalumniis, ke la kamparana movado "iris tro malproksimen", kaj babiloj pri tio aŭdiĝis ĉie en la stratoj. Ankaŭ inter la lernantoj de la instituto tio kaŭzis nesamajn reagojn: plejparto de la lernantoj tre indignis pri la kalumnio, sed malmultaj el ili ne havis klaran ideon pri tio. Por rebati la kalumnion de la malamikoi kaj altigi la politikan konscion de la lernantoj, Komitatano Mao persone klarigis al ni la artikolon "Raporto pri Esplorado de la Kamparana Movado en Hunan". En tiu tago pli ol 800 lernantoj, instruistoj kaj oficistoj de la instituto venis frue en la kunvenejon. Komitatano Mao demandis al ĉiuj, ĉu la kamparana movado estas bonega aŭ malbonega. Ni respondis: "Bonega!"

 

    Poste li denove demandis, kial ĝi estas bonega.

 

    Ni ne povis tuj multe diri pri ĝia boneco. Komitatano Mao prezentis al ni grandan nombron da faktoj, kiujn li kolektis dum sia esplorado. Li diris kun forta emocio: La kamparana movado estas tio, ke la vastaj amasoj de kamparanoj leviĝas por plenumi sian historian mision kaj ke la demokratiaj fortoj de la kamparo leviĝas por renversi la kamparajn feŭdajn fortojn. La feŭdaj lokaj tiranoj kaj malbonaj biensinjoroj kaj la kontraŭleĝa bienula klaso formis la bazon de aŭtokratio dum miloj da jaroj kaj ili estas bazŝtono de la imperiistoj, militaristoj kaj koruptiĝintaj ŝtatoficistoj en nia lando. Renversi tiujn feŭdajn fortojn ja estas la vera celo de la nacia revolucio. En kelkaj monatoj la kamparanoj efektivigis tion, kion D-ro Sun Jatsen volis sed ne povis efektivigi en la kvardek jaroj, dum kiuj li dediĉis sin al la nacia revolucio. Tio estas mirinda atingo neniam akirita, ne nur en la kvardek jaroj, sed ankaŭ en miloj da jaroj. La kamparanoj agas tute prave, ilia ago estas bonega! Ni absorbite aŭskultis kaj notis la instruojn de Komitatano Mao. Li rakontis ankaŭ pri tio ke la kamparanoj kondukis malbonajn biensinjorojn per ŝnuroj parade tra la stratoj kaj ke kamparaninoj, kiuj antaŭe estis malpermesitaj eniri en la familian templon, ribelis kontraŭ la malnova etiko kaj sidiĝis en la templo por festeni. Tio estis strangaj aferoj, kiujn ni neniam aŭdis antaŭe. Kun plena entuziasmo li laŭdis la kamparanan movadon kaj rakontis vive kaj konkrete. Tiam en la klasĉambro aŭdiĝis de tempo al tempo manklakadoj.

 

    Poste, Komitatano Mao forte rebatis absurdajn opiniojn ke la kamparana movado estas "malbonega" kaj "iris tro malproksimen". Per simpla kaj viva ekzemplo li klarigis la ideon "por korekti eraron estas necese transpasi la limon de ĝusteco". Li diris, ke por rektigi kurban bambuon oni devas ĝin fleksi kelkajn fojojn transpasinte la punkton de rekteco kaj tiamaniere fine povas rektigi ĝin. Kaj svingante sian manon li diris: "'Bonege' estas la teorio de la kamparanoj kaj ĉiuj aliaj revoluciuloj", sed 'malbonege' evidente estas teorio por bati la leviĝon de la kamparanoj en la interesoj de la bienuloj, evidente estas teorio de la bienula klaso por konservi la malnovan ordon de feŭdismo kaj malhelpi la starigon de nova ordo de demokratio, evidente estas kontraŭrevolucia teorio." Li zorgeme instruis nin, ke ni firme staru en la fronto de la kamparana movado kaj iru al la kamparo por fari revolucion. La lernantoj, kiuj antaŭe havis malklaran komprenon, nun ricevis klaran vidon. Poste, Komitatano Mao lekciis al ni pri la verko "Analizo de la Klasoj en la Ĉina Socio", kaj instruis ke ni unuiĝu kun la veraj amikoj por ataki la verajn malamikojn. Ĉiu lekcio donita de li al ni vivece inspiris nin.

 

    La instituto de kamparana movado ankaŭ movis nin iri en la socion kaj lerni en praktiko de akra kaj komplika klasbatalo kaj la batalo inter la du linioj. Ĝi ofte invitis malriĉajn kamparanojn kaj kadrojn de kamparana movado fari raportojn, kaj sendis nin al la kamparo por fari socian enketadon, dank' al kio ni pluapaŝe konis, sur la bazo de unuigo de teorio kaj praktiko, la gravecon de la problemo de kamparanoj kaj kial la kamparanoj estas la ĉefa forto de la ĉina revolucio. Per multaj vivaj instruaj rimedoj, ekzemple "diskuta kunveno pri demando de kamparanoj" k.a., la instituto de la kamparana movado, helpis nin studi la klasajn rilatojn en la kamparo, resumi sperton de la kamparana movado kaj eltrovi rimedon por konduki kamparanan revolucion, prenante Marksismon kiel teorian kondukilon.

 

    Por kulturi nin en firmajn teoriajn batalantojn la instituto donis multajn atentojn pri nia konscienca reformado ideologia. Nelonge post nia eniro en la lernejon, oni kolektis nin por diskuti "kiel konduti kiel lernanto de la instituto de kamparana movado" kaj "kiel sin purigi de diversaj influoj de la malnova socio kaj fariĝi efika revoluciulo". En tiu tempo la partia organizo en la instituto ankoraŭ estis sekreta, sed ĝia organiza vivo iris tre bone kaj ofte okazis kunvenoj de partiaj grupoj kaj partia filio. Komitatano Mao ofte ĉeestis kunvenojn de la filio kaj helpis nin analizi la politikan situacion, inspiris al ni, kiel ni devas ludi avangardan modelan rolon de kompartiano, kaj direktis nin en varbado de novaj kompartianoj.

 

    La instituto de la kamparana movado rigardis trejnadon de la lernantoj en akiro de kapablo de praktika armita batalo kiel gravan lernobjekton. La lernantoj de la instituto de kamparana movado estas organizitaj kiel armeanoj. Ĉiu lernanto ricevis pafilon kaj faris duhoran militan ekzercadon en ĉiu tago kaj batalan manovron en ĉiu semajno. Post kiam Ĉiang Kajŝek faris la kontraŭrevolucian puĉon de la 12-a de aprilo, nia trejnado pli intensiĝis. La tempo de militaj lecionoj longiĝis ĝis 4 horoj en ĉiu tago. La milita ekzercado estis farita rigore laŭ la bezono de reala milito. Krom la milita ekzercado ni ankaŭ partoprenis en praktikaj bataloj por subpremado de la kontraŭrevolucia armita forto de bienuloj en iu gubernio kaj frakaso de armita ribelo de reakcia oficiro Hia Doŭjin, de kio ni ricevis hardadon.

 


Klarigantino prezentis al vizitantoj armilojn uzitajn de la lernantoj de la instituto kaj rakontis al ili pri tiama milita trejnado. 

 

    "Iru al la kamparo por fari grandan revolucion!" estis la batala devizo de la lernantoj de la instituto. Post intensa lernado de tri monatoj la lernejo okazigis diplomadan ceremonion en la 18-a de junio de 1927. Ĉiu lernanto ricevis kupran stelan insignon sur kiu gravuriĝis ideografiaĵoj signifantaj kamparan revolucion. Post kiam mi finis mian lernadon en la instituto, mi revenis al orienta parto de Hebei-provinco por fari laboron de kamparana movado. Poste, nemalmultaj el miaj kunlernantoj fariĝis kadroj de la kamparanaj kaj laboristaj armitaj fortoj en diversaj lokoj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments