El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 1-a ekspozicio de pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj de Ĉinio kaj la Korea Respubliko

| 2013-12-31
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la ekspozicio 

 


Artistoj interparolas antaŭ eksponataj pentraĵoj.  

 

    La 28-an de decembro inaŭguriĝis la 1-a ekspozicio de pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj de Ĉinio kaj la Korea Respubliko, organizita de la Ĉina Pentra kaj Kaligrafa Instituto kaj la Korea-Ĉina Interŝanĝa Asocio de Pentraĵo kaj Kaligrafaĵo. Ĉeestis la ekspozicion artistoj, entreprenistoj kaj aliaj vizitantoj el Ĉinio kaj la Korea Respubliko.

 

    Kun la celo por antaŭenpuŝi komunikadon pri pentraĵo kaj kaligrafaĵo kaj fortigi amikecon, la ekspozicio enhavas 200 artaĵojn de 79 dulandaj artistoj. Ekzistas diversaj stiloj de pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj, kiuj prezentas malsaman kulturon, vivon kaj arton de la du landoj kaj ankaŭ montras la profundan enhavon de la tradicia orienta kulturo.

 

    La Ĉina Pentra kaj Kaligrafa Instituto fondas kreadan bazon en Pekino, kaj samtempe en Seulo, oni ankaŭ konstruas kreadan bazon por studi la pentrarton kaj kaligrafion de Ĉinio. La du landoj planas daŭre havi interŝanĝan aktivadon kultura kaj arta.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments