El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficiale malfermiĝis la ĉina haveno Mengkang kunliganta Laoson

| 2013-12-31
Bookmark and Share


La domo de la haveno Mengkang 

 


Reprezentantoj de Ĉinio kaj Laoso tondas la rubandon en la ceremonio por malfermi la havenojn Mengkang kaj Lan Stack 

 

    Matene de la 28-a de decembro ĉe la limŝtono n-ro 7 inter Ĉinio kaj Laoso la delegacio de la ĉina kaj laosa registaroj okazigis ceremonion por malfermi la havenojn Mengkang kaj Lan Stack, kaj deklaris la oficialan malfermon de la du havenoj. Tio signifas, ke la haveno Mengkang fariĝis la dua ŝtatnivela surtera haveno kunliganta Laoson post la haveno Mohan.

 

    La haveno Mengkang estas unuakategoria haveno konstruita laŭ la 11-a Kvinjara Plano de la ŝtato. Ĝi estas unu el la plej oportunaj surteraj pasejoj al Laoso kaj al sudorienta Azio. La haveno troviĝas ĉe la loko je 52 kilometroj fore de la provinco Phôngsali de Laoso kaj havas evidentan avantaĝon en transportado de homoj kaj varoj.

 

    La haveno kun investo de 167 milionoj da juanoj estis ekkonstruita en julio de 2008 kaj en novembro de 2013 ĝi trapasis ekzamenon de la ŝtato. Nuntempe la flukvanto de homoj kaj varoj ĉe la haveno Mengkang senĉese multiĝas, la tieaj importa kaj eksporta komercoj kreskas tagon post tago. En la unuaj tri trimestroj de 2013 la importa kaj eksporta komerca sumo de la haveno atingis 16 371.2 mil usonajn dolarojn, kreskis je 70% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. La kvanto de importaj kaj eksportaj varoj atingis 98.4 mil tunojn, kreskis je 99% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. La ĉefaj importaj varoj enhavas sukerkanon, lignon kaj karbon, la eksportaj -- agrikulturajn maŝinojn, konstruajn materialojn, mastrumajn elektrajn aparatojn kaj ĉiutagajn uzaĵojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments