El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua metroo en Zhengzhou de Ĉinio

| 2013-12-31
Bookmark and Share


Pasaĝeroj en la haltejo de la metroo en Zhengzhou  

 

    Je la 12a de la 28a de decembro ekfunkciis la unua metrolinio en Zhengzhou, ĉefurbo de Henan-provinco.

 

    Tio estas grava afero por la lokanoj. Amasoj da homoj provis veturon per la metroo. "Antaŭe mi aŭtobusis al la Fervoja Stacio dum 40-50 minutoj, kaj nun sufiĉas nur pli ol dek minutoj. Estas tre oportune," diris s-ro Wang, eliĝis el la haltejo de la Fervoja Stacio.

 

    La unua metrolinio de Zhengzhou kun 20 stacioj longas je 26.2 km subtere inter la stacio Xiliu-lago kaj la stacio Sport-Centro. La konstruado daŭris dum 4 jaroj kaj duono. La prezo varias inter 2 kaj 5 juanoj laŭ la distanco.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments