El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novjara mesaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping

| 2014-01-02
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping adresas mesaĝon por la nova jaro 2014.  

 

    Ĉe la sojlo de la nova jaro 2014 ĉina prezidanto Xi Jinping adresis novjaran mesaĝon, dezirante feliĉon kaj sanon al la tutlanda popolo, samlandanoj en Honkongo, Makao kaj Taiwan, transmaraj ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj kaj tutmondaj popoloj pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio kaj Ĉina Centra Televidstacio.

 

    Li diris: "La jaro 2013 estis eksterordinara por niaj lando kaj popolo. Ni kune venkis diversajn malfacilaĵojn kaj defiojn, kaj akiris novajn rimarkindajn atingojn. La atingoj estis malfacile akireblaj, ĉar ili estas kristaliĝoj de sango kaj ŝvito de la popolo. Mi elkore dankas ĉiujn.

 

    "En la jaro 2013 ni faris ĝeneralan aranĝon pri ampleksa profundigo de la reformado kaj kune bildigis imponan planon por la venonta disvolvado. En la jaro 2014 ni faros novajn paŝojn sur la vojo de reformado.

 

    "Nia fundamenta celo por antaŭenpuŝi la reformadon estas fari la landon pli riĉa, la socion pli justa, kaj la popolan vivon pli bela. Reformado estas granda afero, kiu postulas al ni kunan strebadon. Kiom da klopodo, tiom da la rikolto. Dum la plenumado de reformado kaj malfermo, ni jam atingis sennombrajn sukcesojn. Mi kredas, ke la ĉina popolo certe atingos novajn sukcesojn.

 

    Pli ol sep miliardoj da homoj vivas sur la planedo, kaj ĉiuj nepre devas helpi unu alian kaj kune evolui. La ĉina popolo serĉas realigi la revon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio. Mi deziras, ke diverslandaj popoloj realigu siajn proprajn revojn. Mi sincere esperas, ke ĉiuj popoloj de la mondo komprenu unu alian en realigo de siaj propraj revoj, helpu unu alian kaj kune klopodu por fari nian planedon bela hejmloko."

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments