El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping estis elektita kiel la estro de la grupo de la centra komitato por gvidi la reformadon de Ĉinio

| 2014-01-02
Bookmark and Share


Xi Jinping estis elektita kiel la estro de la ĉiuflanken profundiĝanta reformado de Ĉinio.  

 

    La 30-an de decembro okazis kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en kiu oni decidis starigi grupon de la centra komitato por gvidi la ĉiuflanken profundiĝantan reformadon de Ĉinio. La partoprenantoj aŭskultis ankaŭ la raporton pri la laboroj en la jaro 2013 fare de la Disciplino-Kontrola Komitato de la Centra Komitato de KPĈ, diskutis kaj aranĝis la laborojn kontraŭ korupto kaj por honestiga konstruado de la jaro 2014 kaj sankciis la decidon pri ĝustigo al la regularo de gvidantaj elektado kaj enoficiĝo.

 

    Oni elektis Xi Jinping kiel la estron de la grupo. La lasta respondecas por la ĝenerala aranĝo, unuanima kunagigo, antaŭenpuŝo kaj kontrolo pri realigo de la ĉina reformado, ĝiaj ĉefaj taskoj estas: decidi la gravajn principojn, direktojn kaj projektojn por la reformado de la sistemoj ekonomia, politika, kultura, socia, ekologi-civilizacia, parti-konstrua kaj aliaj; plani ĝenerale la gravajn reformojn por la tuta lando; kunlabore trakti la seriozajn problemojn kiuj tuŝas la tutan situacion, havigas al si longan periodon kaj kovras kelkajn regionojn aŭ departementojn; gvidi, antaŭenpuŝi kaj urĝi la realiĝon de la manieroj de la centra komitato pri la gravaj politikoj por la reformado.

 

    La kunveno konsentis okazigi la trian plenan sesion de la 18-a Disciplino-Kontrola Komitato de la Centra Komitato de KPĈ en januaro de 2014.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments