El Popola Ĉinio>头条新闻>

Poŝtmarkoj por la sukceso de la surluniĝo de la luna esplorilo Chang'e-3

| 2014-01-02
Bookmark and Share


En la ceremonio por senvualigo de la poŝtmarkoj  

 


Prezentado de la poŝtmarkoj  

 

    La 1-an de januaro de 2014, la Ĉina Poŝto emisiis serion da poŝtmarkoj por celebri la sukceson de la unuafoja surluniĝo de la luna esplorilo Chang'e-3. La poŝtmarka serio havas 2 pecojn kun la totala sumo je 2.7 juanoj. Estas la 9-a fojo, ke la Ĉina Poŝto emisiis specialan poŝtmarkon.

 

    Sur la poŝtmarkoj troviĝas ekstera spaco kun la tero kaj la suno, la blua ĉielo kun steloj kaj argenta surfaco de la luno, sur kiu estas la rondira aparato Yutu. La poŝtmarkoj estas desegnitaj de ĉina desegnisto Shi Yuan kaj estis presitaj de la Pekina Poŝtmarka Laborejo.

 

    Oni presis la saman bildon sur oro kaj arĝento por fari oran kaj arĝentan "poŝtmarkojn", kaj ankaŭ sur restoj de la transporta raketo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments