El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong faros savadon al la rusa ŝipo Akademik Shokalskiy

| 2014-01-03
Bookmark and Share


Sciencistoj preparas por la ĉina helikoptero. 

 


La ĉina helikoptero Xueying 12  

 

    La 1-an de januaro pro la malbona vetero kaj forta frosto la rusa ŝipo Akademik Shokalskiy restas ankoraŭ en la glacio de Antarktio kaj ne povas sin savi en mallonga tempo. La kapitano de la rusa ŝipo oficiale petis helpon de la ĉina scienc-esplora ŝipo Xuelong kiu estas ĉe la rusa ŝipo je 6.7 naŭtikaj mejloj.

 

    La urĝsavada grupo de la 30-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarkto ĉiuflanke komencis sian preparan laboron en la 31-a de decembro de 2013 kaj oftigis komunikadon kun la rusa flanko. La grupo kun siaj 12 membroj vizaĝas al seriozaj malfaciloj en la konkreta plenumado de la tasko. Laŭ Jia Shuliang, ĉefpilito de la helikoptero Xueying 12 de la grupo, pro tio ke la rusa ŝipo ne havas poraviadilan platformon, la helikoptero povas halti nur sur la marglacio. Oni ne scias, kiom dikas la glacio, ĉu ĝi povas elteni la pezon de la helikoptero; kiom profundas la neĝo, ĉu ĝi estos blovita supren kaj ĝenos la vidon de la pilotoj... Ĉio tio estas ne antaŭsciebla kaj estas la plej gravaj danĝeroj. Se la afero glate iros, la tuta savado bezonas 5 aŭ 6 fojojn da flugoj kaj estos finita en 3 aŭ 4 horoj.

 

    La estro de la rusa ŝipo diris, ke la ĉina helikoptero unue transportos la pasaĝerojn en la ĉinan ŝipon. La tuta transmovado estas decidita de la vetero, nun oni jam faris purigon sur iu loko ĉe la rusa ŝipo je 40 metroj por oportunigi la helikopteron.

 

    La rusa ŝipo entenas 52 pasaĝerojn kaj 22 ŝipistojn, la lastaj restos en sia ŝipo ĝis kiam la glacioj disiĝos aŭ ĝis kiam venos savŝipo kaj dispecigos la glaciojn.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments