El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis la 3-a ekonomia censado en Ĉinio

| 2014-01-03
Bookmark and Share


Censisto uzas porteblan elektronikan terminalan aparaton (PDA) por registri koncernajn datumojn en superbazaro. 

 

    La 1-an de januaro de 2014 oficiale komenciĝis la 3-a ekonomia censado en Ĉinio, kaj en la venontaj 3 monatoj, preskaŭ 3 milionoj da censistoj faros registradon de 10 milionoj da kompanioj kaj 60 milionoj da individuaj komercistoj en la tuta lando.

 

    La ĉifoja censado estas la plej granda socia aktivado kaj havas la plej altnivelan teknologion, ĉar dum la censado, oni uzos elektronikan mapon kaj porteblan elektronikan terminalan aparaton (PDA) por lokalizi ĉiu kompanion, foti koncernajn permesilojn kiel evidentecojn, kaj registri koncernajn datumojn. Per la ĉifoja censado, oni povas bone scii pri la propraĵoj de malĉefa industrio kaj terciara industrio en la tuta lando, kaj povas formi tutlandan informan sistemon pri la spaca geografio.

 

    Statistikoj de la censado estos publikitaj en la dua duono de la jaro.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments