El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Litova Esperanto-Asocio kongresis

| 2014-01-03
Bookmark and Share

 

    La 14an de decembro 2013 en Kaŭno okazis la 49a kongreso de la Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĝi estis pli grava ol kelkaj antaŭaj, ĉar ĉi-jare finiĝis la kvinjara deĵorperiodo de la asocia estraro, kaj oni devis elekti novajn estraron kaj prezidanton. Krome, la Kongreso koincidis kun la 25-jariĝo de la restarigo de la LEA en 1988.

 

    La kongreson, kiun partoprenis pli ol 100 esperantistoj, enkondukis la prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. Estis kantita himno de Esperanto La Espero. La kongreso per minuto de silento omaĝis la du ĉi-jare forpasintajn eminentajn litovajn esperantistojn -- Telesforas Lukoševičius kaj Aloyzas Urbonas.

 

    Pri la esperantista agado en Litovio dum 2013 raportis Povilas Jegorovas. Li listigis kaj karakterizis la ĉefajn aktivaĵojn de la asocio ĉi-jare – la ege sukcesajn 49ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn en Utena, sufiĉe aktivan informadon pri Esperanto en la litovaj amaskomunikiloj (menciindas publikaĵoj de Gediminas Degėsys, Vytautas Šilas, Audrys Antataitis, Povilas Jegorovas k. a.). Okazas instruado de Esperanto en la universitatoj de Vilno (Gediminas Degėsys) kaj Šiauliai (Zenonas Saballys), en gimnazioj de Mažeikiai, en Panevėžys, distrikto de Jonava k. a. Ekzistas eblecoj lerni Esperanton litovlingve interrete. Stabile aktivaj estis la internaciaj ligoj de LEA -- partopreno en la Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, en la Itala Esperanto-kongreso, en esperantistaj aranĝoj en Slovakio, Finnlando, intensa kaj utila kunlaboro kun La Ondo de Esperanto kaj La Balta Ondo... En la eldonado elstaris Palmira Lukoševičienė) en Panevėžys kun kvar represoj de la unuaj lernolibroj de Esperanto por litovoj de Juozas Audronis, Stasys Tijūnaitis, Antanas Prapuolenis kaj Pulgis Andriušis. Okaze de BET-49 aperis dulingva (litove kaj Esperante) libreto pri Utena. Menciindas partopreno de esperantistoj en la Vilna internacia librofoiro printempe kaj en la Vilna librofestivalo aŭtune, libroekspozicio en Alytus, ĵurnalista tendareto en majo, printempa Rideto en Šiauliai, partopreno en kanta festivalo en Visaginas. Inter la esperantistaj kluboj plej aktive laboras tiuj en Panevėžys, Šiauliai kaj Jurbarkas. Ne tiel ofte kiel antaŭe, tamen aperas artikoloj en la retejo Barelo, preparata de Antanas Grincevičius. Taesok Choe zorgas pri la retejo de la LEA www.esperanto.lt. Funkcias la Yahoo-grupo esperanto-lt@yahoogroups.com. Iom post iom aperas novaj artikoloj en Vikipedio. Vytautas Šilas litovlingve verkis la eseon Zamenhof en historia Litovio, gravan artikolon pri la 300-jariĝo de Kristijonas Donelaitis kaj kelkajn aliajn artikolojn en La Ondo de Esperanto. LEA partoprenis en la celebrado de la 110-jariĝo de la eminenta litova vojaĝanto kaj esperantisto Antanas Poška.

 

    Daŭre estas flegataj kontaktoj de LEA kun oficialaj instancoj de Litovio. La 25an de aprilo 2013 okazis renkontiĝo de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kun tiutempa prezidanto de la Litovia parlamento (Sejmo) Vydas Gedvilas. Okazis multaj kontaktoj kun la urbestro de Utena Alvydas Katinas k. a.

 

    La ĉefaj problemoj de la Asocio estas la komplika financa situacio kaj necesega fundamenta riparado de la Zamenhof-domo en Kaŭno. Espereble en 2014 la afero iom moviĝos antaŭen. Necesas ankaŭ plivastigi la instruadon de Esperanto en la lando.

 

    Fine de sia parolado Povilas Jegorovas enmanigis gratuldiplomojn al 19 litoviaj esperantistoj, kiuj en 2013 festis diversajn jubileojn de sia vivo (krom al forestintaj dum la kongreso). En la diskuto pri la esperantista laboro dum 2013 partoprenis Algimantas Piliponis (Vilno), Zenonas Sabalys (Šiauliai), Marijus Dilba (Vilno), Stasys Raulynaitis (Jurbarkas), Vida Kulikauskienė (Panevėžys), Dalia Draugelienė (Kaŭno). La Kongreson salutis prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio Margarita Želve.

 

    Sekvis elektoj. Kiel la prezidanto de LEA por la sekva kvinjara periodo per absoluta plimulto de la partoprenintoj estis elektita Povilas Jegorovas. Lin helpos la estraro, preskaŭ unuanime elektita, kun la unua vicprezidanto Audrys Antanaitis, vicprezidantoj Gediminas Degėsys kaj Arimantas Račkauskas, respondeca sekretario Irena Alijošiūtė kaj dek estraranoj.

 

    Post la tagmanĝa paŭzo komenciĝis la tradicia ĉiujara festo Zamenhof-Tagoj 2013. Ĝin komencis Halina Gorecka el Kaliningrado per proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2013 – ĉi tiun titolon ricevis la nova prezidanto de UEA prof. Mark Fettes el Kanado. Poste Aleksander Korĵenkov prelegis pri la temo "Antaŭ cent jaroj: Zamenhof en la 1913a jaro". Sekvis prelego de Halina Gorecka pri la romano La legisto de Bernhard Schlink, ilustrita per bildoj kaj filmeroj. Zenonas Sabalys rakontis siajn impresojn kaj montris bildojn pri la 98a Universala Kongreso en Rejkjaviko kaj pri Islando. La tago finiĝis per du koncertoj: la flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė kun siaj lermantoj ludis diversajn klasikajn verkojn. Alian koncerton prezentis instrumenta triopo de la Muzika akademio de la Universitato Vytautas la Granda, en kies prestiĝa kaj moderna salono okazis la kongreso de LEA kaj Zamenhof-Tagoj. Dimanĉe, la 15an de decembro tiuj, kiuj ne disveturis hejmen, havis eblecon por neformalaj diskutoj kaj interparoloj.

 

    Funkciis libroservoj de LEA kaj de Sezonoj, oni povis aboni diversajn Esperanto-gazetojn kaj revuojn, pagi membrokotizojn de LEA kaj de UEA. Pli ol 20 personoj surloke aliĝis al BET-50 en Jelgava kaj 5 personoj al la 99a UK en Bonaero.

 

Povilas Jegorovas

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/12/litovio/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments