El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio eksportas interurbajn motorvagonarojn al Argentino

| 2014-01-03
Bookmark and Share


Vagonaro liverota al Argentino 

 


Ene de la vagonaro  

 

     La 1-an tagon de la nova jaro 2014 la limigita akcikompanio Sifang sub la Ĉina Suda Lokomotiva kaj Trakveturila Korporacio kompletigis la unuan el interurbaj motorvagonaroj menditaj de Argentino. Ĝi estas enŝipigita en la havenurbo Qingdao kaj transportota al la kliento.

 

    La maksimuma rapido de la motorvagonaroj povas atingi 100 kilometrojn ĉiuhore, kaj ĉiu vagono povas enteni maksimume 310 homojn. Ene troviĝas speciala areo por handikapuloj kaj biciklo-parkejo. La vagonaroj servos sur pluraj fervojlinioj en Bonaero, ĉefurbo de Argentino. La unua vagonaro atingos Argentinon probable en la 10a de februaro.

 

    Pasintjare la kompanio dufoje subskribis kontraktojn kun Argentino pri vendo de 709 interurbaj motorvagonaroj je la valoro de preskaŭ miliardo de usonaj dolaroj. Por Ĉinio tio estas la plej granda eksporto de interurbaj motorvagonaroj.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments